Nóra Géczy [gEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Géczy Nóra estas hungara arkitekto pri internaj spacoj, fasonisto, arkitekto, altlerneja instruisto.

Nóra Géczy
Nóra Géczy
Nóra Géczy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1977 (1977-01-03) (47-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Nóra Géczy[1] naskiĝis la 3-an de januaro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nóra Géczy akiris diplomon en Universitato de Okcidenta Hungario en Sopron en 2001. Ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2005. Ŝi instruas en Universitato István Széchenyi en rango docento. Ŝi esploras historiajn lignajn konstruaĵojn en Sopron. Ŝi ricevis jam kelkajn premiojn (ankaŭ eksterlande).

Elektitaj fasonaj verkoj redakti

  • Mono-Story (lampoj)
  • Miamanó (tasoj por kafo, premiita)
  • Ábel (seĝo)
  • Zénó (seĝeto)
  • Block-I (instalaĵo)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Gondolatok a hazai felsőoktatás történetéből.: Nők az egyetemen (1997)
  • A soproni zöldövezetek favázas lakóépületei a 19. század fordulóján (2010)
  • Faépítészet Sopronban: 1850-1914 között (libro, 2014)
  • GYSEV Utascentrum és VIP váróterem: Szombathelyi Vasútállomás Felvételi Épület (2020)

Fontoj redakti

Referencoj redakti