Nacia Asocio de Socialaj Laboristoj

La Nacia Asocio de Socialaj Laboristoj (National Association of Social Workers NASW) estas profesia organizo de socialaj laboristoj en Usono. NASW havas ĉirkaŭ 120.000 membrojn. Ĝi gvidas, esploras, ĝisdatigas informojn, subtenas kaj provizas aliajn rimedojn por siaj membroj kaj por socialaj laboristoj ĝenerale. Membroj de NASW ankaŭ povas akiri asekurojn, publikigadojn kiuj estas ekskluzivaj por membroj, rabatojn ĉe aliaj produktoj kaj servoj, kaj daŭran edukadon.

Nacia Asocio de Socialaj Laboristoj
emblemo
Fondodato 1955
Sidejo Vaŝingtono, Usono
Lando Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La NASL okupiĝas pri sociala laboro. Nevoĉdonaj membroj de la estraro inkluzivas la Plenuman Direktoron, kiu funkcias kiel Prezidanto de la Fondaĵo kaj la Elektita Prezidanto.

La Fondaĵo administras ampleksan gamon de instruaj kaj esploraj programoj por plenumi sian ĉefan mision, plibonigi la bonfarton de individuoj, familioj kaj komunumoj per la antaŭenigo de politiko kaj praktiko en sociala laboro.