Nacia Biblioteko de Azerbajĝano

La Nacia Biblioteko de Azerbajĝano Mirza Fatali Akhundov (azerbajĝane Fətəli Axundov adına Azərbaycan Milli Kitabxanası) estas publika nacia biblioteko en Bakuo, Azerbajĝano. Ĝi estas nomita laŭ Mirza Fatali Akhundov, la azera dramisto kaj filozofo. Ĝi fondiĝis en 1922 de la registaro de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko. Ĝi estas la oficiala kultura deponejo por la tuta respubliko. Ĝi ankaŭ estas la nacia arkivo de la respubliko.

Nacia Biblioteko de Azerbajĝano
biblioteko

LandoAzerbajĝano
SituoBakuo
- koordinatoj40° 22′ 27″ N, 49° 50′ 45″ O (mapo)40.3741666749.84583333Koordinatoj: 40° 22′ 27″ N, 49° 50′ 45″ O (mapo)

Estiĝo1922
ĈefuloTahir Kərimov

Tuta stoko4,5 milionoj da mediaj unuoj
BibliotekotipoNacia biblioteko
Specoŝtata
Map
Nacia Biblioteko de Azerbajĝano

Vikimedia Komunejo:  National Library of Azerbaijan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La nuna konstruaĵo de la biblioteko el 1923, situas ĉe la strato Xaqani 29 (Xaqani küçəsi 29), de la urba rajono Sabayil (Səbail rayonu). Ĝi estis projektita de la arkitekto Mikayil Huseynov por enteni sep milionojn da libroj. En 1939, la biblioteko ricevis la nomon de Mirza Fatali Akhundov.

Nuntempe la biblioteko estas hejmo de kolekto de 5 milionoj da libroj.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. History of the library Nacia Biblioteko de Azerbajĝano (angle)