Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko

La Nacia Instituto de Nuklea Fiziko, (itale Istituto nazionale di fisica nucleare) nomata INFN, estas la itala esplorinstituto kiu antaŭenigas, kunordigas kaj efektivigas sciencan esploradon en la kampo de nuklea, subnuklea kaj astropartikla fiziko, same kiel la teknologia evoluo necesa por agadoj en ĉi tiuj sektoroj. Ĝi funkcias en proksima rilato kun la universitato kaj en la kunteksto de internacia kunlaboro kaj komparo.

Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko
emblemo
Naciaj laboratorioj de la sudo
Naciaj laboratorioj de la sudo
esplora institucio
Komenco 1951 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Membro de ORCID • Netval Reto de Esploraj Universitatoj • Science Europe • European Open Science Cloud Association vd
Lingvoj

itala lingvo

Filioj Laboratori Nazionali di Frascati • Gran Sasso Science Institute • Legnaro National Laboratories • Laboratori Nazionali del Gran Sasso • Laboratori Nazionali del Sud • National Center for Frame Analysis • Galileo Galilei Institute for Theoretical Physics • Laboratorio di Tecniche Nucleari per i Beni Culturali • Laboratorio LASA • INFN Sezione di Bari • INFN Sezione di Bologna • INFN Sezione di Cagliari • INFN Sezione di Catania • INFN Sezione di Ferrara • INFN Sezione di Firenze • INFN Sezione di Genova • INFN Sezione di Milano • INFN Sezione di Milano Bicocca • INFN Sezione di Napoli • INFN Sezione di Padova • INFN Sezione di Pavia • INFN Sezione di Perugia • INFN Sezione di Pisa • INFN Sezione di Roma I • INFN Sezione di Roma II • INFN Sezione di Roma III • INFN Sezione di Torino • INFN Sezione di Trieste • Trento Institute for Fundamental Physics and Applications • INFN Sezione di Lecce vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

INFN estis fondita la 8-an de aŭgusto 1951 de grupoj el la Universitatoj de Romo, Padovo, Torino kaj Milano por daŭrigi kaj disvolvigi la sciencan tradicion ekiĝinta en la 1930-aj jaroj per la teoria kaj eksperimenta esplorado de nuklea fiziko de Enrico Fermi kaj lia grupo, kaj elstare Edoardo Amaldi.

En la dua duono de la kvindekaj jaroj la INFN dezajnis kaj konstruis la unuan italan elektron-akcelilon, la elektro-sinkrotrono konstruita en Frascati, kie naskiĝis la unua nacia laboratorio de la Instituto. Samtempe, la INFN komencis partopreni en esploraj agadoj de CERN, la eŭropa centro de nuklea esplorado en Ĝenevo, por la konstruado kaj uzo de ĉiam pli potencaj akceliloj.