Edoardo Amaldi

Edoardo AMALDI (5a de septembro 1908 – 5a de decembro 1989) estis itala fizikisto. Amaldi stampis la terminon “neŭtrino” en konversacioj kun Enrico Fermi distingante ĝin el pli peza “neŭtrono”.

Edoardo Amaldi
Amaldi,Edoardo 1952 London.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1908 (1908-09-05)
en Carpaneto Piacentino
Morto 5-an de decembro 1989 (1989-12-05) (81-jara)
en Romo
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Alma mater Sapienza Universitato de Romo
Familio
Patro Ugo Amaldi
Infano Ugo Amaldi
Okupo
Okupo fizikisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr
Edoardo Amaldi en 1960.

Vivo kaj verkaroRedakti

Amaldi gradiĝis sub la superrigardo de Enrico Fermi kaj estis lia ĉefa kunlaboranto ĝis 1938, kiam Fermi lasis Italion por translokiĝi al Usono. En 1939, Amaldi estis rekrutita en la Italia Armeo kaj revenis al fiziko en 1941.

 
La Knaboj de Via Panisperna, inter kiuj Edoardo Amaldi (centre), ĉirkaŭ 1934.

Post la Dua Mondmilito, Amaldi tenis la katedron de "Ĝenerala Fiziko" en la Sapienza Universitato de Romo, rekonstruis la post-Fermi-an Lernejon de Fiziko, kaj estis la kun-fondinto de la Istituto Nazionale di Fisica Nucleare kaj de ESRO. Li estis la ĝenerala sekretario de CERN en ties fruaj etapoj kiam tio estis ankoraŭ provizora, antaŭ la oficiala fondo en septembro 1954.[1][2][3][4] Li pioneris en Eŭropo la serĉadon de la gravitaj ondoj.

Liaj ĉefaj sciencaj rezultoj temis pri malrapidaj neŭtronoj en la Fermi-a grupo, kaj la pruvaro por la nuligo de antiprotonoj pere de emulziaj teknikoj, iom samtempa al la produktado pri akceliloj fare de Emilio Segrè kaj kunlaborantoj. Amaldi kunverkis ĉirkaŭ 200 sciencajn publikaĵojn game el atoma spektroskopio kaj nuklea fiziko al baza partiklofiziko kaj eksperimenta gravitoteorio, same kiel lernolibroj por mezlernejoj kaj universitatoj. Li verkis ankaŭ histori-sciencajn librojn, kiel por ekzemplo, la biografio de sia malperinta amiko Ettore Majorana. Li estis elektita Fremda Honora Membro de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio en 1958[5] kaj de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1962.[6] En 1963 li iĝis Fremda Membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[7] La 25an de aprilo 1968, li estis elektita Fremda Membro de la Reĝa Societo de Londono.[8]

Amaldi mortis neatendite la 5an de decembro 1989, ankoraŭ tute aktiva, kiam li estis prezidanto de la Nacia Akademio de la Linkoj, kies membro li estis ekde 1948.

Ĉefaj verkojRedakti

  • Fisica sperimentale 2, Tipo-Litografia Marves, Roma, 1938 (ofte represita).
  • Esercitazioni di fisica (kun G.C. Wick), 2 voll., Tipo-Litografia Romolo Pioda, Roma, 1942.
  • Appunti di fisica nucleare (kun G.C. Wick), 2 voll., Tipo-Litografia Romolo Pioda, Roma, 1946.
  • Fisica generale, Parte II, Tipo-Litografia Marves, Roma, 1962 (ofte represita).
  • Fisica Generale. Elettromagnetismo, Relatività, Ottica (kun G. Pizzella kaj R. Bizzarri), Zanichelli, Bologna, 1986.
  • La fisica per i licei scientifici (kun Ginestra Amaldi), 3 vol., Zanichelli, Bologna, 1973 (ofte represita).

NotojRedakti

  1. (Februaro 1990) “Edoardo Amaldi, 1908-1989”, CERN Courier 30 (1), p. 27. 
  2. (Aprilo 1999) “Recollections of Edoardo Amaldi”, CERN Courier 39 (3), p. 37. 
  3. (Decembro 2008) “Edoardo Amaldi: a true statesman of science”, CERN Courier 48 (10), p. 13–17. 
  4. (Januaro 1972) “47th session of CERN council: departure of Edoardo Amaldi”, CERN Courier 12 (1), p. 5–6. 
  5. Амальди Эдоардо. ras.ru
  6. Book of Members, 1780-2010: Chapter A. Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Alirita 17a de aprilo 2011.
  7. Edoardo Amaldi (1908 - 1989). Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Alirita 19a de julio 2015.
  8. Registro en la arkivo de Royal Society.

BibliografioRedakti

  • Laura Fermi, Atomi in famiglia, Mondadori, Milano, 1954.
  • Miriam Mafai, Il lungo freddo, Rizzoli, Milano, 2012.
  • P. Angela, C. Rubbia, Edoardo Amaldi scienziato e cittadino d'Europa, Milano, 1992.
  • G. Paoloni, Amaldi Edoardo, en Dizionario Biografico degli italiani, 2013.
  • G. Salvini,, La vita e l'opera di Edoardo Amaldi, en Rendiconti dell'Accademia nazionale dei Lincei, vol. 9, I, 1990.
  • G. Battimelli, M. G. Ianniello, Fermi e dintorni. Due secoli di fisica a Roma (1748-1960), Milano, 2013.