Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira

La Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira (aŭ simple Muzeo de Altamira) estas centro por konservo, esploro kaj diskonigo de la kaverno Altamira, kiu estas deklarita Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi situas en Santillana del Mar (Kantabrio, norda Hispanio), apud la fama kaverno.

Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira
Muzeo de Altamira
muzeo
Enirejo de la muzeo.
Oficiala nomo: Museo Nacional y Centro de Investigación de Altamira
Kromnomo: Museo de Altamira
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Kantabrio
Urbo Santillana del Mar
Koordinatoj 43° 22′ 38.83″ N 4° 7′ 22.55″ U / 43.3774528 °N, 4.1229306 °U / 43.3774528; -4.1229306 (mapo)
Estiĝo 2001
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Museo de Altamira
Retpaĝo: http://museodealtamira.mcu.es/

Ĉar grandega nombro de homoj volis viziti la kavernon Altamira, vizitantoj devis atendi pli ol unu jaro por vice eniri. Dum longa konsiderado, oni decidis konstrui kopion de la kaverno. Kune de kopio, oni inaŭguris ankaŭ la muzeon, laŭ projekto de arkitekto Juan Navarro Baldeweg. Fakte, de la jaro 2002 la originala kaverno ne estas vizitebla pro konservo-kialoj.

En la muzeo plej rimarkinde staras la artefarita kopio de la kaverno, ofte nomita "Novkaverno de Altamira" (hispane, Neocueva). Ĝi estas la plej simila kopio de la kaverno, tia kia ĝi estis antaŭ 15.000 jaroj. En ĝi oni povas vidi kopion de la mondfamaj prahomaj pentraĵoj, pentritaj de Pedro Saura kaj Matilde Múzquiz (Komplutensa Universitato de Madrido). Dum pentrado oni uzis la samajn teknikojn de desegno, pentrado kaj gravurado uzitaj de prahomoj dum Paleolitiko. La esploro por fari kopion estis tiel profunda, ke oni malkovris eĉ novajn pentraĵojn kaj gravuraĵojn.

Kolekto redakti

En la muzeoj ekzistas pluraj kolektoj el eroj malkovritaj en la kaverno Altamira kaj aliaj proksimaj kavernoj, ekzemple:[1]

Referencoj redakti

  1. Ministerio de Cultura. Colecciones del Museo. Alirita 9-a de julio 2011.