Nacia Parko Gangotri

La Nacia Parko Gangotri, angle Gangotri National Park estas nacia parko en la distrikto Utarkaŝi de Utarakando en norda Barato, kiu kovras ĉirkaŭ 2,390 km².[1] Ties habitato konsistas el koniferaj arbaroj, alpaj herbejoj kaj glaĉeroj.

Nacia Parko Gangotri
Nacia parko de Barato [+]
Koordinatoj31° 5′ 17″ N, 79° 8′ 44″ O (mapo)31.08819444444479.1455Koordinatoj: 31° 5′ 17″ N, 79° 8′ 44″ O (mapo)

Nacia Parko Gangotri (Utarakando)
Nacia Parko Gangotri (Utarakando)
DEC
Nacia Parko Gangotri
Nacia Parko Gangotri
Lokigo de Utarakando en Barato
Map
Nacia Parko Gangotri
Vikimedia Komunejo:  Gangotri National Park [+]
vdr

Flaŭro redakti

La parko estas hejmo de Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj je pli malaltaj altoj kaj Okcident-himalajaj alpaj makisoj kaj herbejoj je pli altaj altoj. Vegetaĵaro konsistas el cedroj, abioj, piceoj, kverkoj kaj rododendroj.

Faŭno redakti

 
Moskuloj en la Nacia Parko Gangotri.
 
Najauroj.

La Nacia Parko Gangotri estas hejmo de la Neĝleopardo. Ĝis nune, 15 mamulspecioj kaj 150 birdospecioj estis dokumentitaj en la parko, kiel la Azia nigra urso (Ursus thibetanus), la Bruna urso (Ursus arctos), la moskulcervo (Moschus chrysogaster), la najauro (Pseudois nayaur), la himalaja hemitrago (Hemitragus jemlahicus), la Himalaja monalo (Lophophorus impejanus), la Koklass-fazano (Pucrasia macrolopha) kaj la Himalaja neĝokoko (Tetraogallus himalayensis), fazanoj, perdrikoj, turtoj kaj kolomboj.

Turismo redakti

En la monatoj el aprilo ĝis oktobro, turismo en la parko estas je sia pinto. Fervojo kaj flughaveno estas en Dehradun. La plej proksima trajnstacio estas je 210 kilometrojn kaj la plej proksima flughaveno estas je 220 kilometroj el la parko. Harsil estas proksima urbo (je 30 km).

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2020-05-24.