Nacia Parko Jasunio

La Nacia Parko Jasunio (hispane Parque Nacional Yasuní, prononocita [jasunI]) estas unu el la plej gravaj naturaj protektitaj areoj de Ekvadoro; la termino Yasuni, signifas por la indiĝenaj komunumoj «sankta tero»; la parko etendas sur areo de 9,820 km² en la provincoj Pastaza, Napo kaj Orejana, inter la riveroj Napo kaj Kuraraj en la Amazona Baseno je ĉirkaŭ 250 km sudoriente de Kito. La parko, ĉefe ĝangalo, estis proklamita de la UNESKO en 1989 kiel rezervejo de la biosfero kaj estas parto de la teritorio kie troviĝas la popolo Huaorani krom la tagaeri kaj taromenane, nome grupoj ne kontaktitaj ankoraŭ fare de blankuloj. Laŭ ĵusa studo, la Nacia Parko Jasunio kaj la ĉirkaŭa zono estas konsiderata unu el la zonoj plej biodiversaj de la planedo pro sia riĉo en amfibioj, birdoj, mamuloj kaj plantoj. Tiu parko enhavas pli da bestospecioj laŭ hektaro ol la tuta Eŭropo kune.

Nacia Parko Jasunio
nacia parko [+]

Supermara alteco210 m [+]
Koordinatoj0° 46′ 12″ S, 76° 6′ 0″ U (mapo)-0.77-76.1Koordinatoj: 0° 46′ 12″ S, 76° 6′ 0″ U (mapo)
Areo9 823 km² (982 300 ha) [+]

Nacia Parko Jasunio (Ekvadoro)
Nacia Parko Jasunio (Ekvadoro)
DEC
Nacia Parko Jasunio
Nacia Parko Jasunio
Map
Nacia Parko Jasunio

Vikimedia Komunejo:  Yasuni National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nacia Parko Jasunio

Vidu ankaŭ redakti