Nacia Skolta Asocio de Tajlando

La Nacia Skolta Organizaĵo de Tajlando (Taje: คณะลูกเสือแห่งชาติ)[1] fondiĝis en 1911 kaj iĝis membro de Monda Organizo de la Skolta Movado en 1922. Ĝi estas regularigita de la leĝo de skolta BE 2551 (2008). Nune, ĝi havas 828 248 membrojn (datumo en 2013).

Tajaj skoltoj ĉe Na Wa mezlernejo, Nakhon Phanom provinco (Isan)

Historio redakti

La Tajlanda reĝo, Rama la 6-a, kiu konis la patron de skoltado enkondukis skoltadon en julio de 1911 en Tajlandon. Tajlando estis la 3a lando en la mondo kiu fondis la skoltan movadon. Reĝo Rama prenis la ideon el Britio tiam, kiam li lernis tie.

Abhai Chandavimol estis la komitatano de la monda organizaĵo de 1965 ĝis 1971. 5 Tajlandanoj ricevis la Bronza Lupo (Bronze Wolf) plej altan premion el monda skolta organizaĵo por siaj servoj. Ili estas Abhai Chandavimol (1971), Dansuputra Chitra (1976), Visudharomn Kong (1980), Bhethai Amatayakul (1984), kaj Bhumibol Adulyadej (2006).

Skolta movado kaj lernejo redakti

Ne ĉiuj estas devigitaj iĝi skolto en lernejoj kvankam la skolta movado estas parte de la lerneja programo, speciale la grada 6-8 havas la elektadon por aliaj junularaj programoj, ekz la Ruĝa Kruco. Plej multaj de la lernantoj partoprenas en skolta programo.

La programoj redakti

Programo Grado Aĝo
Infana skolto 1-3 7-9
Skolto 4-6 10-12
Juna skolto 7-9 13-15
Rovero 10 ĝis junuloj 16-25
Mara skolto 10 ĝis junuloj 16-25
Aera skolto 10 ĝis junuloj 16-25

La mara skolto estas subtenita de Mararmeo de Tajlando.

la aera skolto estas subtenita de Reĝarmeo de Tajlando.

La gravaj eventoj redakti

  • 1963 3a Azia Pacifika Skolta Konferenco
  • 1993 33a Monda Skolta Konferenco
  • 1994 38a Azia Pacifika Baza Administra Kurso
  • 1996 1a Azia Pacifika Skolta Tendaro & Hostelo Administra kurso
  • 2001 Azio-Pacifiko Seminario por Plenkreskulaj Rimedoj Komitato prezidantoj & Ekzekutivoj
  • 2003 20a Monda Skolta Ĵamboreo en Sattahip, Chonburia Provinco 28a de decembro 2002 - 7a de januaro 2003
  • 2013 4a ASOAN Skolta Ĵamboreo en Sriracha, Chonburia Provinco 27a de novembro 2013 - 4a de decembro 2013

Oficejo de Nacia Skolta Asocio de Tajalando redakti

La adreso:

154 Vajiravudh House, Rama I, Wangmai, Pratumwan, Bangkok 10330

Referencoj redakti

Eksterligiloj redakti