Monda Organizo de la Skolta Movado

La Monda organizaĵo de la Skolta Movado (MOSM) estas neregistara organizaĵo kuniganta la plimulton de la landaj skoltaj organizoj kaj asocioj. Ĝi estis kreita en 1922 kaj ĝi havas nun la jenan strukturon:

Monda Organizo de la Skolta Movado
ombrelorganizaĵoorganizaĵo
Komenco 1922 vd
Sidejo Ĝenevo
Adreso Suite 3, Level 17, Menara Sentral Vista, 150, Jalan Sultan Abdul Samad, Kuala Lumpur, Federal Territory 50470, Malaysia
Fondinto(j) Robert Baden-Powell vd
Membro de Forumo Junulara EŭropaSkoltismo vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Monda Skolta Konferenco kunigas reprezentantojn de ĉiuj anaj landaj organizoj, ĝi kunvenas ĉiun kvaran jaron, kaj elektas la anojn de la Monda Skolta Komitato.

La Monda Skolta Komitato konsistas el anoj de la landaj organizoj, kiuj forlasas ĝin tuj kiam ili estas elektitaj por servi la mondan skoltaron. Ĝi dungas Ĝeneralan Sekretarion, kiu iĝas ĝia ano.

La Ĝenerala Sekretario estras oficistaron, kiu deĵoras en la Monda Skolta Oficejo, kiu havas sian ĉefan sidejon en Ĝenevo kaj regionajn sidejojn en ĉiuj regionoj de la MOSM.

La regionoj de MOSM estas Eŭropo, Eŭrazio, Arabio, Azio-Pacifika, Interamerika. Ĉiu regiono esprimas per regiona skolta konferenco sian regionan komitaton.

Plej lastaj Ĝeneralaj Sekretarioj de MOSM redakti

Naciaj membroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti