Nacia aŭtoritato por la ladina

La Nacia Aŭtoritato por la Ladina (ladino: Autoridad Nasionala del Ladino; hebree הרשות הלאומית לתרבות הלאדינו) estas nacia aŭtoritato en Israelo kies celo estas konservi kaj nutri la heredaĵon de la judeo-hispana lingvo, ofte konata kiel la ladina [1].

Nacia aŭtoritato por la ladina
lingvoreguliganto • publika establo
Komenco 1997
Lando(j) Israelo vd
Sidejo Israelo
Situo Israelo
Membro de Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La aŭtoritato estis establita laŭ la "Leĝo sur la nacia aŭtoritato por kulturo de la ladina" realigita fare de la Kneset en 1996.

Eksa prezidanto de Israelo Yitzhak Navon funkciis kiel la unua prezidanto de la aŭtoritato kaj Aharon Cohen funkciis kiel ĝia unua direktoro. En 2015, Prof. Tamar Alexander estis elektita al la pozicio de prezidanto de la aŭtoritato.

Ĝi estas agnoskata kiel lingva akademio de la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo [2].

Celoj redakti

  1. profundigi la popolan konon de la ladina kaj de ĝia kulturo en ĉiuj ĝiaj formoj kaj tiucele kreskigi la studon de koncerna kulturo kaj ĝia instruado, inkluzive per la diversaj amaskomunikiloj;
  2. promocii, helpi kaj kuraĝigi la nuntempan verkadon pere de la ladina;
  3. helpi en la establado kaj konservado de institucioj kies agadoj estas ligitaj al la ladina kaj ĝia kulturo;
  4. promocii, helpi kaj kuraĝigi la kolektadon, dokumentadon kaj katalogadon de la trezoroj de la parola popola kulturo kaj la skriba kulturo de la ladina;
  5. antaŭenigi, helpi kaj kuraĝigi la publikigon de elektitaj verkoj el la popola kulturo, same kiel la verkadon ladinlingve, kaj en la originalo kaj en profesiaj tradukoj en la hebrean.

Agadoj redakti

La aŭtoritato iniciatas kaj organizas konferencojn, seminariojn kaj vesperojn de muziko kaj kulturo en la ladina. La aŭtoritato subtenas ladinajn cirklojn kie ajn ili ekzistas en Israelo kaj kursojn en universitatoj. Ĝi ankaŭ aljuĝas premiojn al elstaraj studentoj studantaj la ladinan kaj ĝian kulturon.

La aŭtoritato subtenas ladinajn radioelsendojn sur la ŝtata kanalo Kan Reka, kiu elsendas en pluraj fremdaj lingvoj, kiuj ne estas la oficialaj lingvoj de Israelo.

Kadre de konservado de kontakto kun la hispanlingvaj komunumoj tra la mondo, la aŭtoritato establis la projekton Shadarim en 2018. Kadre de la projekto, reprezentantoj estis nomumitaj el inter la ladinaj aktivuloj en la mondo, kiuj prezentu la aŭtoritaton en siaj komunumoj, disvastigu informojn pri la aŭtoritato kaj ĝia laboroj por promocii la ladinan kaj hispanan kulturon, kaj sur loka, nacia kaj internacia niveloj [3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Leĝo de la Nacia aŭtoritato por la ladino, תשנ"ו-1996
  2. Sam Jones (1 aŭgusto 2017). "Hispanio honoras la ladinan de judaj ekzilitoj" . The Guardian . Prenite la 1an de aŭgusto 2017.
  3. Ŝadarim-projekto

Eksteraj ligiloj redakti