Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo
La Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo hispane Asociación de Academias de la Lengua Española estis fondata en Meksiko en 1951 kaj ĝi estas formata de reto de la 22 ekzistantaj akademioj de la hispana lingvo en la mondo. Ĝia Konstanta Komisiono sidejas en Madrido, Hispanio. Aliaj similcelaj asocioj estas la Real Academia Española (RAE) kaj la Instituto Cervantes.
Laŭ iniciato de Miguel Alemán Valdés, prezidinto de Meksikio, estas kunvokata la 1-a Kongreso de la Akademioj kun la celo kune labori por la unueco kaj kreskado de la hispana lingvo. Tiu ĉi kongreso estis celebrata inter la 23-a de aprilo kaj la 6-a de majo 1951 kaj en ĝi fondiĝis la Asocio kaj la Konstanta Komisiono. En tiu ĉi unua kunveno la Real Academia Española ne ĉeestis, sed jes en la Konstanta Komisiono. Ekde la 2-a kongreso celebrita en 1956 en Madrido la RAE regule ĉeestas la kunvenojn.
Organizado de la Asocio
redaktiLa Asocio okazigas kongreson ĉiun kvaran jaron. La estraro de la asocio korespondas al la Konstanta Komisiono, formata de prezidanto (Direktoro de la RAE), ĝenerala sekretario (latinamerika akademiano elektita dum la kongreso), la kasisto de la RAE kaj kvar komitatanoj de la ceteraj akademioj. Ekde 1960, en la 3-a Kongreso de la Akademioj en Bogoto, Kolombio, estis aprobata multflanka rezolucio per kiu la registaro de la landoj kiuj havas akademion de la hispana lingvo, kompromisiĝos al la subtenado per materiaj kaj financaj medioj por la realigado de ĝiaj aktivaĵoj.
Akademioj
redaktiLa jenaj Akademioj de la Hispana Lingvo membras en la Asocio (ordigataj laŭ la fondojaro):
- Real Academia Española (1713)
- Kolombia akademio de la lingvo (1871)
- Ekvatora Akademio de la Lingvo (1874)
- Meksika Akademio de la Lingvo (1875)
- Salvadora Akademio de la Lingvo (1876)
- Venezuela Akademio de Lingvo (1883)
- Ĉilia Akademio de la Lingvo (1885)
- Perua Akademio de la Lingvo (1887)
- Gvatemala Akademio de la Lingvo (1887)
- Kostarika Akademio de la Lingvo (1923)
- Filipina Akademio de la Hispana Lingvo (1924)
- Panama Akademio de la Lingvo (1926)
- Kuba Akademio de la Lingvo (1926)
- Paragvaja Akademio de la Hispana Lingvo (1927)
- Dominga Akademio de la Lingvo (1927)
- Bolivia Akademio de la Lingvo (1927)
- Nikaragva Akademio de la Lingvo (1928)
- Argentina Beletra Akademio (1931)
- Nacia Beletra Akademio de Urugvajo (1943)
- Hondura Akademio de la Lingvo (1949)
- Portorika Akademio de la Hispana Lingvo (1955)
- Usona Akademio de la Hispana Lingvo (1973) - membras en la Asocio ekde 1980.