Yitzhak Rachamim NAVON (en hebrea: יצחק נבון‎‎; 9a de Aprilo 1921 – 6a de Novembro 2015)[1] estis israela politikisto, diplomato kaj verkisto. Li servis kiel la kvina Prezidento de Israelo, nome inter 1978 kaj 1983 kiel membro de centra-maldekstra partia alianco "HaMa'araĥ". Li estis la unua israela prezidento naskiĝinta en Jerusalemo kaj la unua mizraha judo (mezorienta judo, sed fakte sefarda, kontraste al aŝkenazoj) kiu servis en tiu posteno.

Yitzhak Navon
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1921 (1921-04-09)
en Jerusalemo
Morto 7-an de novembro 2015 (2015-11-07) (94-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Nation's Great Leaders Graves
Lingvoj hebreaanglaaraba
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo • Hebrew University Secondary School
Subskribo Yitzhak Navon
Familio
Edz(in)o Ofira Navon
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikistoverkistodramaturgoedukistodiplomato
vdr

Biografio redakti

Yitzhak Navon naskiĝis en Jerusalemo el sefardoj kun praularo en Jerusalemo jam de jarcentoj. La patra flanko devenis el sefardoj setliĝintaj en Turkio, post la forpelo de la judoj el Hispanio en 1492. Liaj prauloj, nome Baruĥoj migris el Turkio al Jerusalemo en 1670. La patrina flanko devenis el fama rabeno de Maroko Ĥaim ibn Attar, kiu migris al Israelo kaj setliĝis en Jerusalemo en 1742. Navon studis araban kaj islamajn studojn en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Li instruis hebrean literaturon dum kelkaj jaroj. Li estis fluparolanto de araba, hebrea, franca, angla kaj judhispana lingvo. Navon estis membro de la arabaspiona unuo de Haganah kaj laboris en Jerusalemo. Dum la milito, li aŭskultis ŝtelitajn konversaciojn de la Brita Armeo. Li poste estis sendita de la israela eksterlanda servo al Urugvajo kaj Argentino por persekuti fuĝintajn naziistojn.

Politika kariero redakti

 
Navon (maldekstre) kun sia edzino Ofira kaj David Ben-Gurion.

En 1951, Navon estis la politika sekretario de la israela ĉefministro, David Ben-Gurion. La venontan jaron li estis nomumita buroestro de Ben-Gurion. Li restis en tiu posteno sub ĉefministro Moŝe Ŝaret. Navon ordonis la mobilizon de centoj da soldataj virinoj servantaj la devigan militservon por instrui nelegipovajn plenkreskulojn legi kaj skribi hebree. Du jarojn poste, Navon estis elektita al la Knesset kiel membro de la partio Rafi de Ben-Gurion, kiu poste eniros en la Israela Laborista Partio (parto de la koalicio "HaMa'araĥ") en 1968.[2]

La 19an de Aprilo 1978, Navon estis elektita de la Knesset kiel la kvina Prezidento de Israelo. Kiel prezidento, Navon renkontis la egiptan prezidenton Anŭar al-Sadat kaj estis influa en la pacnegocado. Laŭ la gazeto Haaretz, li atingis pli en unu vizito ol la israela ĉefministro en kvin. Li defendis Israelon en la komisiono kiu esploris la rolon de Israelo en la Masakro de Sabra kaj Ŝatila.

Poste li revenis al politiko kaj estis ministro de edukado kaj kulturo el 1984 ĝis 1990.

Aliaĵoj redakti

Li verkis du muzikalojn pri sefarda folkloro kaj "La ses tagoj kaj la sep pordoj" (1979), nome moderna legendo pri la reunuigo de Jerusalemo.

Notoj redakti

  1. Aderet, Ofer; Lis, Jonathan (7a de Novembro 2015). "Yitzhak Navon, Fifth President of Israel, Dies at 94". Haaretz. Alirita la 22an de Novembro 2020.
  2. M. Gilbert, Israel: A History, (Black Swan 1999), p. 357

Bibliografio redakti

  • Bar-Zohar, Michael (1978). Ben-Gurion. London: Weidenfeld & Nicolson.
  • Elon, Amos (1971). The Israelis, Founders and Sons. London: Weidenfeld & Nicolson.
  • Shimoni, Yaacov (1991). Biographical Dictionary of the Middle East. New York, Oxford, Sydney: Facts of the File, the Jerusalem Publishing House.
  • Zemach, Shlomo (1945). An Introduction to the History of Labour Settlement in Palestine, Zionist Library. Tel Aviv.
  • Zweig, Ronald W. (1991). David Ben-Gurion, Politics and Leadership in Israel. London, and Yad Izhak Ben-Zvi, Jerusalem: Frank Cass.

Eksteraj ligiloj redakti