Nacia biblioteko de Irano

La Nacia biblioteko de Irano (perse سازمان اسناد و کتابخانه ملی ایران) estas nacia biblioteko situanta en Teherano, la ĉefurbo de Irano.

Nacia biblioteko de Irano
nacia biblioteko • ŝtata arkivo
Antaŭe National Archives of Iran vd
Geografia situo 35° 45′ 7″ N, 51° 26′ 3″ O (mapo)35.75188888888951.434166666667Koordinatoj: 35° 45′ 7″ N, 51° 26′ 3″ O (mapo)
Lando(j) Irano vd
Situo District 3
Nacia biblioteko de Irano (Irano)
Nacia biblioteko de Irano (Irano)
DEC
Nacia biblioteko de Irano
Nacia biblioteko de Irano
Map
Nacia biblioteko de Irano
Filioj Book and Documented Heritage Museum of Iran vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Entenanta tutan stokon de pli ol 15 milionoj da konservaĵoj, ĝi estas konsiderata unu el la plej grandaj bibliotekoj en la mondo. [1]

Historio redakti

La biblioteko estis establita en 1937 kaj ĝiaj filioj estas disaj ĉie en la urbo de Teherano. En 1979 aldoniĝis al ĝi la "Librodisvolva Centro" kaj en 1999 ankaŭ la "Kultura Dokumentada Organizo" venis sub la aŭspicio de la biblioteko. En 2002, la "Nacia Arkivo de Irano" estis aldonita.

Antaŭ ĝia malfermo ekzistis aliaj bibliotekoj kiuj ludis similan rolon sed neoficiale. Ekzemple, la Dar al-Punon kolega librejo funkcias ekde 1851. En 1899 alia biblioteko estis establita en Teherano nomita la "Biblioteko de la Nacio".

Funkciado redakti

Ekde 2004, la nacia biblioteko de Irano konservas interŝanĝajn rilatojn kun la kongresa biblioteko de Usono. Ambaŭ bibliotekoj provizas unu la alian per libroj publikigitaj en Irano kaj Usono por pliigi kaj plibonigi siajn kolektojn.

La biblioteko estas gvidita, ekde 2014, fare de Raza Salehi Amiri, kiu ankaŭ funkcias kiel Ministro de Kulturo kaj Islama Gvidado.

Eksteraj ligiloj redakti