Naciaj Arĥivoj de Pakistano

La Naciaj Arĥivoj de Pakistano (urdue قومی دفتر خانہَ پاکستان; angle National Archives of Pakistan, mallonge NAP) estas instituto starigita de la Registaro de Pakistano por la celo konservi kaj alirebligi kaj publikajn kaj privataj datumojn kiuj temas pri la historio, kulturo kaj heredaĵo de Pakistano. Troviĝanta en Islamabado, la Naciaj Arĥivoj de Pakistano estas membro de la Internacia Konsilio de Arĥivoj.[1] Inter ĝiaj funkcioj estas la akiro, konservado, fotografio, restarigo, aŭtomacio, disvastigo kaj aliro de dokumentoj.[2][3]

Naciaj Arĥivoj de Pakistano
urdue قومی دفتر خانہَ پاکستان
angle National Archives of Pakistan
Arĥivo
ŝtata arkivo [+]

Landobordo Pakistano
TeritorioIslamabada Ĉefurba Teritorio
MunicipoIslamabado
Koordinatoj33° 44′ 24″ N, 73° 5′ 41″ O (mapo)33.74005773.094758Koordinatoj: 33° 44′ 24″ N, 73° 5′ 41″ O (mapo)

Estiĝo1973
Posedanto de la lokoRegistaro de Pakistano

PublikoAlirebla por la publiko

Naciaj Arĥivoj de Pakistano (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
Naciaj Arĥivoj de Pakistano (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
DEC
Naciaj Arĥivoj de Pakistano
Naciaj Arĥivoj de Pakistano
Lokigo de Islamabada Ĉefurba Teritorio en Pakistano

Naciaj Arĥivoj de Pakistano (Pakistano)
Naciaj Arĥivoj de Pakistano (Pakistano)
DEC
Naciaj Arĥivoj de Pakistano
Naciaj Arĥivoj de Pakistano
Situo en Pakistano.

Map
Naciaj Arĥivoj de Pakistano

Retpaĝaro: Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La Administrejo pri Arĥivoj kaj Bibliotekoj estis establita en 1951 sub la Ministerio pri Edukado. La 8-an de decembro 1973, la administrejo estis disigita en du, kaj tiel estiĝis la apartaj Naciaj Arĥivoj sub la aŭtoritato de la Kabineta Dividaĵo. Grava ĵurnalo de Pakistano raportis, ke «Malgraŭ la ekzisto de la Leĝo pri Naciaj Arĥivoj de 1993 kaj la Leĝo pri Arkiva Materialo (Konservo kaj Eksporta Kontrolo) de 1975, la registaraj ministerioj ne multe sendis dokumentojn al NAP.»[3][4]

Organizo redakti

La Direktoro Ĝenerala (BPS 20) estas la estro de la Naciaj Arĥivoj de Pakistano. La arĥivoj estas organizataj en 3 departementoj, por enteni datumojn, por konservado, reproduktado kaj administrado.[5]

Alo pri publikaj datumoj redakti

La alo pri publikaj datumoj (Public Record Wing aŭ Public Collection Wing) administras la akiron, konservon kaj revizion de publikaj rekordaj aktivecoj.[6]

Alo pri privataj kolektoj redakti

La alo pri privataj kolektoj (Private Collections Wing) respondecas por la akiro de privataj kolektoj havantaj nacian aŭ historian signifon.[7]

Teĥnika alo redakti

La Teknika Alo (Technical Wing) respondecas por provizo de teĥnikan helpo al la ceteraj departementoj. La teĥnika alo konsistas de 3 sekcioj:[8]

  • Mikrofilmado
  • Riparo kaj konservado
  • Voĉaj arĥivoj

Biblioteko redakti

La biblioteko de la Naciaj Arĥivoj havas 19 000 librojn, plejparte pri la historio de Hinda subkontinento.[9]

Gravaj kolektoj redakti

La Naciaj Arĥivoj de Pakistano (NAP) gastigas, inter aliaj, la jenajn gravajn kolektojn:[10]

Aktivecoj redakti

NAP partoprenis pli ol 50 internaciaj konferencoj, seminarioj, simpozioj kaj laborrenkontiĝojn kaj gastigis Internacian Simpozion pri Arĥivoj en 1982 (partoprenis 13 landoj), la Regionan Seminarion SWARBICA de 1989 pri bezonoj kaj politikoj pri trejnado (partoprenis 7 landoj) kaj la Seminario pri Arĥivoj SAARC de 1991.[11]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo National Archives of Pakistan en la angla Vikipedio.