Nadaismo (Nadaísmo en la hispana) estis kolomba literatura movado, kiu evoluis inter 1960 kaj 1965.

Nadaismo estis kontraŭkultura movado kun radikoj en Dadaismo kaj Superrealismo. Ĝi esprimis proteston kontraŭ la tradiciaj institucioj de socio kaj kulturo, protesto kiu estas filozofie nihilisma.

Ĝi estis formita precipe per junaj, nepiecaj kolombianoj kiu, kun la devizo, "neniu fido estos lasita netuŝita nek iu idolo en ĝia loko," ekestris la tiulokan poezion tiuepokan. Kvankam ĉio ĉi okazis samtempe kun kelkaj aliaj manifestacioj de Latin-Amerika literaturo, ĝi estas unu el la malmultaj pure kontraŭkulturoj movadoj tute enradikiĝinta en la regiono.

Reprezentintoj de la movado inkluzivas je Gonzalo Arango, ĝia fondinto, aŭtoro de De la Nada al Nadaísmo, kaj Fanny Buitrago.