Naf Naf

marko de virina modo

Naf Naf estas marko de virina modo fondita en 1973 en Parizo fare de la fratoj Patrick kaj Gérard Pariente.

Naf Naf
Jura formo parto de la konzerno Vivarte
Fondita en 1973
Sidejo Épinay-sur-Seine, Francilio, Francio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Komence, simpla butiko en la strato Rue de Sentier en la 2-a arondismento de Parizo nomiĝis Naphtaline1. Estis en ilia butiko Influence, malfermita en 1978, ke ili publikigis la unuan markitan kolekton.

Tamen, Naf Naf ne renkontis sukceson ĝis 1983, danke al inventado, kiu konsistas en tranĉi kombinaĵojn de kotono-tolo pretaj por tinkturi en ĉiuj koloroj, stampitan per la fama emblemo de Naf Naf - kamiono kaj telefona nombro de la kompanio. Tri milionoj da eroj estis venditaj.

Ekde 1985, Naf Naf plimultigas siajn produktaĵojn per akcesoraĵoj (okulvitroj, mansakoj ...). En 1986, Naf Naf malfermis vendejojn en Japanio kun la kolekto By Naf Naf, kaj tiujare ankaŭ Stefania de Monako, filino de ties princo Rainier la 3-a, aperis en la gazetaro kun striata ĉemizo de la marko kaj tre konatigis ĝin. En 1988 Naf Naf plu plimultigis siajn produktaĵojn per bankostumoj kaj ekscitvestoj.

En 1989, la kompanio en partnereco kun la magazino Elle lanĉis samnoman magazinon Naf Naf distribuitan en butikoj. En 1991, Naf Naf lanĉis sian unuan parfumon Touche de Naf Naf en kunlaboro kun la kosmetika firmao L'Oréal.

Eksteraj ligilojRedakti