Nafría de Ucero

municipo en Hispanio

Nafría de Ucero [naFRIa deuZEro] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Nafría de Ucero estas etimologie komprenebla kiel Navafría de Ucero, tio estas Malvarma Altebenaĵo de Ucero, alude al la najbara loĝloko Ucero.

Nafría de Ucero
Nafría de Ucero, Soria, España, 2017-05-26, DD 66.jpg
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras del Burgo
Poŝtkodo 42141 [+]
Demografio
Loĝantaro 31  (2022) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 3° 6′ U (mapo)41.7225-3.0947222222222Koordinatoj: 41° 43′ N, 3° 6′ U (mapo) [+]
Alto 1 026 m [+]
Areo 36,56 km² (3 656 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Nafría de Ucero
Situo de Nafría de Ucero

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nafría de Ucero [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

 
Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Nafría de Ucero en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĝi perdis 400 loĝantojn el la 1930-aj jaroj, nur en la centra urbokerno.

Ĝi distas 69 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas inter Ucero (oriente) kaj Fuentearmegil (okcidente). La municipo enhavas la loĝlokojn Nafría de Ucero, Rejas de Ucero y Valdealbín.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. ĝi apartenis al la Partio de Ucero en la Intendencia de Soria, kun jurisdikcio de abatlando sub aŭtoritato de vicurbestro, nomumita de la episkopo de Osma. Meze de la 19-a jarcento, la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Rejas de Ucero kaj Valdealbín.

EkonomioRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas preĝejoj kaj popola arkitekturo.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • [http:// Oficiala retejo] (hispane)