Nakum estas arkeologia kuŝejo de la kulturo de majaoj en Gvatemalo. Ĝi kuŝas en la nordoriento de Departemento Peten, borde de la rivero Holmul, en la zono de la Nacia Parko Yaxhá-Nakum-Naranjo, je distanco proksimume de 25 km en rekta linio oriente de Tikal.[1]

Templo E de Nakum.

Komponantoj de la loko estas ampleksa placo, templo-piramido, palacoj, strata pavimo 250 m longa, pilkludejo kaj aliaj konstruaĵoj, el kiuj kelkaj loĝejoj. En la ĉirkaŭaĵoj estis registritaj ĉirkaŭ 36 domaroj de meza kaj malalta klaso.[1]

Ekde 1915, Sylvanus Morley vizitis fojojn la urbon, cele al la dokumentado de ties monumentoj, kaj li publikigis “The Inscriptions of Peten” pri steleoj kaj altaroj de diversaj majaaj lokoj inter kiuj Nakum.

Notoj redakti