Nanaja lingvo estas lingvo de nanajoj. Ĝi apartenas al tungus-manĉura lingvaro. Aliaj (malnovaj, sed uzataj) nomoj de nanaja lingvo estas golda, hugjena, hedzena, taza ktp. En la ĉina-rusa landlima regiono en apudeco de Birobiĝano vivas (2012) ankora dekmil personoj, de kiuj nur 4 mil, ĉefe maljunuloj, ankoraŭ scipovas la lingvon[1].

Nanaja lingvo
lingvo • moderna lingvo
Central Tungusic
Parolantoj 1 390
Skribo cirila alfabeto, Nanai alphabet
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 gld
  Glottolog nana1257
Angla nomo Nanai
Franca nomo nanaï
vdr

Arealo redakti

Nanaja lingvo estas uzata en kelkaj disaj regionoj, kiuj preskaŭ ne havas interkomunikiĝon. Pro tio, multaj dialektoj aperis.

En Rusio plej pura nanaja lingvo ekzistas en Nanaja distrikto de Habarovska regiono pro plej forta kaj aktiva lingvokomunumo, kiu eldonas librojn kaj lernolibrojn en la nanaja, kaj danke al nacia leĝa statuso de distrikto, kiu malebligas saboton far Rusia registaro.

Skribsistemo redakti

Unuaj libroj en la nanaja (tiam nomata golda) lingvo estas eldonitaj en 1880-aj jaroj. Tio estis precipe libroj pri religio. Por tiuj libroj oni uzis alfabeton surbaze de tiama rusa skribo. Uzataj estis literoj а, б, в, г, д, е, ё, и, і, й, к, л, м, н, о, п, р, с, т, у, х, ч, ы, ь, э, ю, я kaj ligaturoj ҥ kaj дж[3].

En 1920-aj jaroj en Sovetunio aperis emo krei alfabetojn por lingvoj de sovetaj popoloj. Tiam plejparto de tiaj alfabetoj estis kreita surbaze de latina skribo, ĉar la registaro strebas al monda revolucio kaj kredis ke unuigita latinida skribo helpos interkomprenon inter proletaroj de diversaj nacioj. Malgraŭ tio, unua nanaja aboco, kiu aperis en 1928, estis kreita far Ĥabarovska entuziasmuloj kaj baziĝis sur la cirila: Аа, Бб, Ww, Гг, Hh, Дд, Ее, Ёё, Ӡӡ, Ǯǯ, Ии, Йй, Кк, Ll, Łł, Мм, Нн, Ҥҥ, Оо, Ӧӧ, Пп, Рр, Сс, Тт, Уу, Фф, Хх, Чч, Čč, Ээ, Юю, Яя, Ыы, Ьь[4]

En 1929 estis eldonita alia aboco, kiu jam havis ofician latinidan alfabeton: Aa, Bb, Cc, Dd, Zz, Ee, Ff, Gg, Hh, Ii, Kk, Ll, Mm, Nn, Ŋŋ, Oo, Öö, Pp, Rr, Ss, Tt, Uu, Ww, Yy[5]

En 1931 la alfabeto estis ŝanĝita laŭ aperinta standardo por Nordaj lingvoj kaj aspektis jene[6]:

А а B b C c Є є D d Е е Ə ə F f
G g H h I i J j K k L l M m N n
Ņ ņ Ŋ ŋ O o P p R r S s T t U u
W w Z z Ʒ ʒ

En 1937-1938 jaroj, pro ŝanĝo de politiko el koncepto de monda revolucio al socialismo en aparta lando, oni komencis krei novajn alfabetojn por ĉiuj lingvoj de Sovetunio surbaze de rusa alfabeto. Por la nanaja oni kreis alfabeton kiu enhavis ĉiujn 33 rusajn librojn kaj digrafon нг. Tiu alfabeto estas uzata ĝis nun. Ekde antaŭnelonge oni ankaŭ uzas literon Ӈ ӈ, kaj makronojn por longaj vokaloj.

Soci-lingvistika situacio redakti

Entute estas 11883 nanajoj en la mondo, el kiuj 8940 loĝas en Ĥabarovska regiono[7]. Sed en Ĥabarovska regiono nur ĉ. 100-150 uzas nanajan lingvon en ĉiutaga vivo. En nanaja arealo ĝenerala parto de nanajoj en loĝantaro estas ĉ. 30%. Nur en tri vilaĝoj - Ĝuen, Ulika kaj Dada - nanajoj havas 90% aŭ pli de la loĝantaro, en aliaj partoj de regiono ili havas ege malpli grandan parton[8]. Nanajoj loĝas dise kaj ofte nanajaj familioj estas izolaj de aliaj nanajoj. Pro tio nanajoj, aparte pli junaj el ili, ne emas uzi nanajan lingvon. Plejparto de nanaj-parolantoj aĝas pli ol 40 jaroj, kaj eĉ ili emas paroli ruse kiam ili parolas kun samaĝaj aŭ pli junaj homoj. Nanajan ili uzas nur kiam parolas kun oldaj nanajoj de 70 jaroj aŭ pli.

En 7 vilaĝoj ekzistas lernejoj, kie nanaja estas instruita kiel fremda lingvo. Standarda instru-horaro en tiaj lernejoj inkluzivas 1-2 horojn de nanaja lingvo po semajno. La insruprogramo de nanaja lingvo komencas en unua studjaro (kiam la infanoj aĝas ĉ. 7-8 jaroj) kaj daŭras inter 4 kaj 10 jarojn. Krome, en vilaĝoj Belgo, Niĵnie Ĥalbi kaj Verĥnjaja Okon ekzistas eksperimenta instruprogramo de nanaja lingvo, laŭ kiu nanaja lingvo estas instruita ekde unua ĝis naŭa jaro preskaŭ en ĉiu lerneja tago.

Por la lingvo ekzistas lernolibroj, aroj de fabeloj kaj literaturo (plejparte, tradukita). Sed lernejoj ne havas sufiĉe da instru-materialoj kaj teknologioj. Ankaŭ, infanoj ofte ne estas sufiĉe motivitaj por lerni la lingvon. La lernolibroj je granda parto estas aroj de gramatikaĵoj por denaskaj parolantoj. Tio ne tre taŭgas se la lernantoj ne regas la lingvon aŭ ne havas sufiĉe altan nivelon. Alia problemo estas ke instruprogramo plejparte celas instrui legan/skriban rutinon, kio estas grande senutila, ĉar ekzistas nur kelkdek eldonoj en la nanaja (kaj el ili nur ĉ. dek estas sufiĉe facile atingeblaj). Parola lingvo estas preskaŭ ne instruata.

Pro tio ĉio, malgraŭ ĉiuj provoj, estonto de nanaja lingvo estas malklara. Ofte oni dubas, ke la lingvo travivos. Aperas ankoraŭ unufoje po monato gazeto en la nanaja lingvo, sed la lasta radiostacio haltis elsendi nanaje en 2014[1].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 163, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6
  2. [1][rompita ligilo]
  3. Краткiй катихизисъ на гольдскомъ языкѣ. Казань, 1885.
  4. Липская-Вальронд Н.А. Бонго-Битьхэ. Хабаровск, 1928
  5. Петрова Т.И. Nanay bichöni. Л., 1929.
  6. Культура и письменность Востока. 1931, №10.
  7. Столяров А. В. Нанайский язык // Красная книга языков народов России: Энциклопедический словарь-справочник. М., 1994.
  8. Информация по населенным пунктам, районам проживания и хозяйственной деятельности коренных малочисленных народов Севера и Дальнего Востока РФ по данным Управления уполномоченного Минэкономразвития России по Дальневосточному району на 01.01.2002 года

Literaturo redakti

  • Аврорин В. А. Грамматика нанайского языка, т. 1. М.;Л.: Изд-во АН СССР, 1959.
  • Аврорин В. А. Грамматика нанайского языка, т.2. М.;Л.: Изд-во АН СССР, 1961.
  • Путинцева A. П. Морфология говора горинских нанай. Л, 1954.
  • Путинцева A. П. О производственной лексике горинских нанай // Ученые записки ЛГПИ. — Л., 1969. С. 383.
  • Сем Л. И. Очерки диалектов нанайского языка: бикинский (уссурийский) диалект. Л., 1976.
  • Столяров А. В. Нанайский язык // Красная книга языков народов России: Энциклопедический словарь-справочник. М., 1994.
  • Столяров А. В. Нанайский язык: социолингвистическая ситуация и перспектива сохранения // Малочисленные народы Севера, Сибири и Дальнего Востока. Проблемы сохранения и развития. Санкт-Петербург, 1997.
  • Суник O.П. Кур-урмийский диалект. Л.,. 1958.
  • Doerfer, Gerhard. Das Kur-Urmische und seine Verwandten. Zentralasiatische Studien, 7 1973 // 567—599. Wiesbaden: Otto Harrassowitz.
  • Doerfer, Gerhard. Ist Kur-Urmisch ein nanaischer Dialekt? Ural-Altaische Jahrbücher, 47 1975 //51-63.
  • Jun, An. Hezheyu Jianzhi [A Grammatical Sketch of the Hezhen Language]. Beijing: Minzu Chubanshe [Nationalites Press], 1986.
  • Kazama, Shinjiro. Naanaigo no itchi' ni tsuite [On the so-called agreement in Nanay]. Hokudai Gengogaku Kenkyuuhookoko 5. Sapporo: Faculty of Letters, Hokkaido University, 1994.
  • Zhang, Yang-chang, Bing Li, and Xi Zhang. The Hezhen Language. Changchun: Jilin University Press, 1989b.

Libroj kaj eldonoj en la nanaja redakti

  • Аврорин В. А. Материалы по нанайскому языку и фольклору. Л., 1986.
  • Нанайский фольклор: Нингман, сиохор, тэлунгу. Новосибирск, 1996.
  • Самар Е. Манга покто. Трудные тропы. Хабаровск, 1992.
  • Самар Е. Кондонкан даламдини. Кондонский староста. Хабаровск, 2000.
  • Пассар А. Ми урэхэмби нингмансал. Сказки моего детства. Хабаровск, 2002.
  • Ходжер А. Михорангоари. Поклонение природе. Хабаровск, 2000.
  • Маршак С. Я. Двенадцать месяцев. Дёан дюэр биа (в переводе С. Н. Оненко). Хабаровск, 1990.
  • Бельды Г. На найни: Стихи. Хабаровск, 1980.
  • Kazama, Shinjiro. Nanay Texts. Publications on Tungus Languages and Cultures 4. Center for Language Studies, Otaru University of Commerce: Otaru, Japan. 1993. [in Nanay and Japanese]
  • Kazama, Shinjiro. Nanay Folk Tales and Legends 2. Publications on Tungus Languages and Cultures 8. Faculty of Education, Tottori University: Tottori, Japan. 1996. [in Nanay and Japanese]
  • Kazama, Shinjiro. Nanay Folk Tales and Legends 3. Publications on Tungus Languages and Cultures 10. Tokyo University of Foreign Studies: Tokyo. Japan. 1997. [in Nanay and Japanese]
  • Kazama, Shinjiro. Nanay Folk Tales and Legends 4. Publications on Tungus Languages and Cultures 12. Chiba: Chiba University. 1998.

En malnovaj alfabetoj redakti

  • Краткiй катихизисъ на гольдскомъ языкѣ. Казань, 1885.
  • Липская-Вальронд Н.А. Бонго-Битьхэ. Хабаровск, 1928.
  • Петрова Т.И. Nanay bichöni. Л., 1929.

Vortaroj redakti

  • Оненко С. Н. Русско-нанайский словарь (свыше 8 000 слов). Л., 1959.
  • Петрова Т. И. Нанайско-русский словарь (около 8 000 слов). Л., 1960.
  • Оненко С. Н. Нанайско-русский и русско-нанайский словарь: пособие для учащихся средней школы (более 3 600 слов). Л., 1982.
  • Оненко С. Н. Словарь нанайско-русский и русско-нанайский: пособие для учащихся средней школы (около 4 000 слов). Л., 1989.
  • Оненко С. Н. Лоца-Наанай Хэсэhкуни. Русско-нанайский словарь (около 5 000 слов). М., 1986.
  • Оненко С. Н. Нанай-Лоча Хэсэhкуни. Нанайско-русский словарь (12 800 слов). М., 1980.
  • Киле А. С. Нанайско-русский тематический словарь (духовная культура). Хабаровск, 1999.

Vidu ankaŭ redakti

Evenkoj (popolo)