Nanook of the North

Nanuk de la Nordo (angle Nanook of the North) estas dokumenta filmo de Robert J. Flaherty, kaj estas konsiderata la unua plendaŭra dokumenta filmo. Oni povas diri, ke Flaherty dufoje faris la filmon: la unuan fojon, la filmon kaj la originalan negativon detruis fajro. Tiu filmo, kiu hodiaŭ ekzistas eldoniĝis en 1922 en Nov-Jorko.

Nanook of the North
filmo
Originala titolo Nanook of the North
Originala lingvo angla lingvo • sen valoro
Kina aperdato 11 jun. 1922
Ĝenro dokumenta filmo, filma dramo, muta filmo
Kameraado Robert J. Flaherty
Reĝisoro(j) Robert J. Flaherty
Produktisto(j) Robert J. Flaherty
Scenaro Robert J. Flaherty • Frances H. Flaherty
Loko de rakonto Arkto
Muziko de Stanley Silverman
Rolantoj Berry Kroeger
Produktinta firmao Révillon Frères 
Pathé Exchange
IMDb
vdr
Nanook of the North

Laŭ la tradicio kiu poste fariĝis postsava etnografio, Flaherty kaptis filmen la vivon baraktoplenan de la Inuito Nanuk kaj lia familio. Tamen, Flaherty ofte instigis al Nanuk ĉasi laŭ la metodo de liaj prauloj (sen pafilo) por kapti tiun manieron, laŭ kiu oni kredis la Inuitoj vivtenis antaŭ la influo de Eŭropanoj. Kritikoj kulpigis al Flaherty pri ĉi tiu kaj aliaj enscenigoj en la filmo; Flaherty defendis sin, konstatante ke filmisto ofte devas misformi ion por kapti ties veran animon. Unu sindefendo, kiun postaj filmistoj foje propozas, estas tio, ke la kameraoj tiame disponeblaj estas kaj pezaj kaj grandaj, kaj tiel malpermesis la stilon cinéma verité aŭ la porteblecon poste disvastigita per pli malgrandaj kameraoj. Cetere, preskaŭ ĉion en la filmo oni enscenigis, eĉ la finaĵon, en kiu Nanuk kaj lia familio laŭimplice riskas morton se ili ne povas trovi ŝirmilon sufiĉe rapide (fakte, ili jam konstruis specialan iglon por la kamerao de Flaherty, kun unu flanko fortranĉita por enlasi pli da lumo por ke Flahert povu filmigi bildon). Post la epoko de Flaherty, dokumentfilmistoj ekkonsideris maletikaj kaj enscenigon de la agado kaj provadon instigi la agadon, kaj ankaŭ ian ajn simuladon kiu ne estas unuavide evidenta simulado.