Nanopartiklo

partiklo malpli granda ol 100 nanometroj

Nanopartiklo estas kutime difinita kiel partiklo de materio, kiu estas inter 1 kaj 100 nanometroj (nm) de diametro. La termino estas foje uzata por pli grandaj partikloj, ĝis 500 nm, aŭ fibroj kaj tuboj kiuj estas malpli ol 100 nm en nur du direktoj. Tamen, je pli malalta skalo, metalpartikloj pli malgrandaj ol 1 nm estas kutime nomataj "atomagregaĵo".

Ideigita modelo de kristala nanopartiklo de plateno, ĉirkaŭ 2 nm de diametro, montranta unuopajn atomojn.

Nanopartikloj estas kutime distingataj el mikropartikloj (1-1000 µm), "fajnaj partikloj" (kun grando inter 100 kaj 2500 nm), kaj "krudpartikloj" (game el 2500 ĝis 10,000 nm), ĉar ilia malgrando rezultas en tre diferencaj fizikaj kaj kemiaj proprecoj, kiel koloidaj proprecoj kaj optikaj aŭ elektraj proprecoj.

Iaj povas kaŭzi inflamajn pulmajn problemojn pli akrajn ol partiklaj materialoj[1] kaj estas forte suspektataj, ke ili havas negativajn efikojn al la medio[2] kaj al la sano, kiam oni inhalas ilin aŭ eniras la korpon tra la haŭto, aŭ ankoraŭ per akvo kaj manĝaĵo.

Referencoj redakti

  1. Oberdörster G, Ferin J et Lehnert BE, Correlation between particle size, in vivo particle persistence, and lung injury Rilato inter partikla dimensio kaj pulma damaĝo, Environmental health perspectives, 1994, 102 (Suppl. 5), 173. (angle)
  2. B. Nowack, The behavior and effects of nanoparticles in the environment, Environmental Pollution (konduto kaj efikoj de nanopartikloj sur mesio), vol. 157, n°4, aprilo 2009, p. 1063-1064 (Résumé)

Vidu ankaŭ redakti