Naskitaj sur la ruino

(Alidirektita el Naskitaj sur la Ruino)

Naskitaj sur la Ruino - Okinavo estas romano de Miyamoto Masao, originale verkita en Esperanto. Ĝin eldonis Librejo Pirato el Osako en la jaro 1976.

Naskitaj sur la Ruino - Okinavo
Aŭtoro Miyamoto Masao
Eldonjaro 1976
Urbo Osaka
Eldoninto Librejo Pirato
Paĝoj 147
vdr

Priskribo redakti

Tiu fikcio, bazita sur la vivhistorio de la aŭtoro, temas pri la vivo de Japanaj soldatoj en Usona malliberejo, sur la Okinava Insulo, fine de la Dua Mondmilito.

Enhavo redakti

La heroo, Hamada, estas kaptita kiam li estas soldato sur la insulo Okinavo. Sendita en malliberejon, li provas daŭrigi kaj propagandi siajn kontraŭmilitismajn ideojn ĉe siaj samsortanoj. La rakonto ankaŭ pentras la koncentrejan vivon : kaptado de militfruktoj (ŝteletoj), venĝo kontraŭ la oficiroj pro ilia krueleco, sopiro por la rehejmeniro, strikoj kaj nejustaj punoj...

Vidu ankaŭ redakti

Recenzo redakti

  • William Auld, Recenzo de Miyamoto Masao, Naskitaj sur la ruino: Okinavo (Osaka: Pirato, 1976). World Literature Today 52:158. (1978)

Eksteraj ligiloj redakti