Natascha Keller (naskiĝis la la  3-an de julio 1977(nun 1977-07-03) en Okcidenta Berlino, do nun 46-jara) estas germana hokeistino. Ŝi gajnis oran medalon kiel membro de la germana teamo en la Somera Olimpiko 2004, kaj ankaŭ konkursis en la Somera Olimpiko 1996, Somera Olimpiko 2000, Somera Olimpiko 2008 kaj Somera Olimpiko 2012. En 1999 ŝi ricevis honorigon de la Internacia Hokea Federacio, kaj en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 ŝi estis flagportantino de la germana olimpika teamo.

Natascha Keller
Natascha Keller en la germana virina nacia teamo de hokeo en 2009
Natascha Keller en la germana virina nacia teamo de hokeo en 2009
gazonhokeisto
gazonhokeo
Nomo Natascha Keller
Naskiĝo la 3-an de julio 1977 en Okcidenta Berlino,  Germanio
Medaloj
Oro Somera Olimpiko 1904 Teame
Arĝento Hokea Eŭropa Pokalo de Nacioj 1999 en Kolonjo Teame
Arĝento Hokea Eŭropa Pokalo de Nacioj 2011 en Bergisch Gladbach Teame
Bronzo Hokea Eŭropa Pokalo de Nacioj 1995 en Amstelveen Teame
vdr

Ŝi estas la filino de la ne plu aktiva eksa hokeisto Carsten Keller kaj nepino de la eksa hokeisto Erwin Keller. Ŝiaj fratoj Andreas kaj Florian, kiel la patro kaj ŝi mem, ĉiuj foje en nacia hokea teamo gajnis oran medalon.

Keller aktivis ĝis nun en pli ol 400 oficialaj matĉoj de la germana virina nacia teamo de hokeo - laŭ la stato de somero 2012 ŝi estas la germana hokeistino plej multe partopreninta en naciaj matĉoj de sia teamo. Kiam ŝi portis la la flagon de la germana olimpika teamo en la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012, cetere temis pri la unua fojo ke hokeisto ĉu vira ĉu ina ricevis tiun honoron.

Literaturo redakti

Notoj redakti