Nathan Bedford Forrest

Nathan Bedford FORREST (13-an de julio 1821, apud Chapel Hill, Tennessee, Usono29-an de oktobro 1877, Memphis) estis generalo de la suda Konfederacio dum la usona enlanda milito (1861–1865). Lia taktiko estis la plej ofte citita eldiro de „Alvenu tie unua, kun plejmulto da soldatoj!”. Lian karieron ombras la masakro de Fort Pillow (12-an de aprilo 1864), kiam liaj soldatoj murdis 300 nigrulojn, post kiam Fort Pillow kapitulaciis.

Nathan Bedford Forrest
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1821 (1821-07-13)
en Chapel Hill
Morto 29-an de oktobro 1877 (1877-10-29) (56-jaraĝa)
en Memphis
Mortokialo complications of diabetes mellitus
Tombo Tenesio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Infano William Montgomery Forrest
Okupo
Okupo militistopolitikisto • sklavokomercisto • army officer
vdr

Forrest estis aŭtodidakto. Li komercis komence kun ĉevaloj, poste bovoj kaj sklavoj. Li riĉiĝis kiel posedanto de kotona plantegejo en Misisipio. Ĉe komenco de la milito, li elstaris kavalieran trupon kaj partoprenis kiel subkolonelo en defendo de Fort Donelson (aprilo de 1862). Li ne volis submeti la armilojn kaj sukcesis eskapi. Pro meritoj en la ŝiloh-a batalo (aprilo de 1864), li iĝis brigada generalo kaj elstare batalis eĉ dum la aŭtuna militiro.

Forrest – sekvante politikon de la Konfederacio – ordonis dum ŝturmatako kaj okupo de fortikaĵo Fort Pillow, ke oni ne militkaptu pliajn nigrulojn. Poste kongresa esplora komisiono konfirmis, ke oni masakris pli ol 300 nigrulojn, virinojn, virojn, infanojn.

Ĉe Brice's Cross Roads, en ŝtato Misisipio, li decide venkis (en junio de 1864) plinombran nordan taĉmenton kaj tutjare gvidis sukcesajn atakojn en ŝtatoj de Misisipio, Tennessee kaj Alabama. La militiro de Nashville estis por li fina, ĉar la nordo tronombra armeo venkis lian trupon. Kvankam li retiriĝis, sed lia tuta armeo kapitulaciis en majo de 1865.

Post la milito, li agadis en la fervoja komerca branĉo. Li estis ĉefa organizanto de la Ku-Kluks-Klano kaj unua „granda magiisto”.