Naturaj satelitoj de Haŭmeo

La nanoplanedo Haŭmeo havas du konatajn naturajn satelitojn : Hiiako kaj Namako, malkovrataj en 2005 de Michael E. Brown kaj lia teamo de la observatorio W.M. Keck de Mauna Kea.

Haŭmeo kaj siaj du lunoj
La orbitoj de la lunoj ĉirkaŭ Haŭmeo

Hiiako, plej granda kaj plej ekstera, havas preskaŭ cirklan orbiton dum Namako, pli malgranda kaj interna havas discentran orbiton, perturbatan de la alia luno.

Oni hipotezas, ke ili formiĝis sekve al kolizio, antaŭ miliardoj da jaroj, kio donis al Haŭmeo ĝian rapidan rotacion kaj ĝian longigitan elipsoidan formon.

Malkovroj redakti

La plej grandan kaj eksteran sateliton malkovris Michael E. Brown kaj sia teamo la 26-an de januaro 2005, okaze de observo de Haŭmeo[1] per la sistemo de adaptiĝiva optiko[2] de la observatorio W. M. Keck de Mauna Kea.

Ĉar la provizora nomo de Haŭmeo estis 2003 EL61, ĝia unua malkovrita satelito estis nomita S/2005 (2003 EL61) 1S/2005 (2003 EL_61) 1.

Michael Brown malkovris la duan, internan sateliton la 30-an de junio 2005[3], tiu-ĉi ricevis la provizoran nomon S/2005 (2003 EL61) 2S/2005 (2003 EL_61) 2.

Nomoj redakti

Komence, oni kromnomis ilin "Rudolph" kaj "Blitzen", (nomoj de du boacoj de Patro Kristnasko). La 7-a de septembro 2006, kiam Haŭmeo ricevis sian oficialan numeron (136108) 2003 EL_61, la satelitoj ricevis nomojn (136108) 2003 EL61 I kaj (136108) 2003 EL61 II.

La 7-a de septembro 2006, laŭ konsilo de IAU ke la transneptunaj objektoj ricevu nomojn ligitaj al mito pri kreado, la planedo fine akiris sian nomon Haŭmeo[4], memorigante pri la havaja diino de la akuŝo: Haumea, ĝiaj satelitoj ricevis la nomon de du el ŝiaj filinoj: Hiiako, (laŭ Hiiaka, diino de la danco) kaj Namako (laŭ Namaka diino de la maro).

Ecoj redakti

La spektroj de ilia surfacoj montras spektrajn linioj de absorbo similaj al tiuj de la kristala akva glacio, ankaŭ karakerizantaj de la surfaco de Haŭmeo, tio, kio estas indikilo, ke Haŭmeo kaj ĝiaj satelitoj havas komunan devenon[5].

La grandoj de la lunoj estas kalkulitaj sur la hipotezo, ke ilia infraruĝa albedo estu la sama kiel tiu de Haŭmeo, mezurita per la infraruĝa kosmoteleskopo Spitzer. Oni hipotezas ilaj densoj al ĉirkaŭ 1 g/cm3, tiu de malpura glacio[6].

Nun, en la 2010-aj jaroj, Tero situas en la orbitaj ebeno de ambaŭ lunoj de Haŭmeo : tio, kiu estas oportuna cirkonstanco por observi eklipsojn de unu satelito ekde la alia.

Listo redakti

La orbitaj elementoj de Namako valoras por la epoko de 2008. Ili varias pro la perturbo kaŭzata de Hiiako.[7]

Ordo Nomo[8] Grando (km) Maso
(1019 kg)
Granda duonakso[9]
(km)
Rivoluperiodo[9]
(tagoj)
Discentreco[9] Orbita inklinacio[9] Dato de
malkovro
[8]
1 Namako ~ 170 0,179 25 657 18,2783 0,249 113,013°
13,41° rilate al Hiiako
30-a de junio 2005
2 Hiiako ~310 1,79 49 880 49,462 0,0513 126,356° 26-a de januaro 2005

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti