Navaleno

municipo en Hispanio

Navaleno [nabaLEno] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco.

Navaleno
municipo en Hispanio • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42149
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 741  (2023) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 3° 0′ U (mapo)41.838333333333-3.0047222222222Koordinatoj: 41° 50′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 123 m [+]
Areo 25,03 km² (2 503 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navaleno (Provinco Sorio)
Navaleno (Provinco Sorio)
DEC
Navaleno
Navaleno
Situo de Navaleno
Navaleno (Hispanio)
Navaleno (Hispanio)
DEC
Navaleno
Navaleno
Situo de Navaleno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navaleno [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Navaleno en la provinco Sorio.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 755 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male akiris preskaŭ 500 loĝantojn dum la jarcento.

Ĝi distas 47 km de Sorio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Ĝis 1985 estis fervoja stacidomo. Tie oni filmis scenon de la filmo de 1965 Doctor Zhivago de David Lean.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj lignoproduktado, fungokolektado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Stefano, la urbodomo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti