Nāyla al-Khāja (Najla Al Ĥaja, arabe نايلة الخاجة, naskiĝis en Dubajurbo la 7-an de marto 1978), estas la unua virina kin-reĝisoro/produktoro[1][2] en la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj[3]. Ŝi estas la ĉefadministranto de Nayla Al Khaja Films [antaŭe D-Sep Motion Pictures]. Ŝi ankaŭ estas fondinto de The Scene Club, unua kinklubo de Dubajo, kreita en 2007. Al-Khāja verkis, produktoris kaj reĝisoris plurajn filmojn, prezentitaj kaj premiitaj en internaciaj kinfestivaloj[4][5]. Ŝi estas ankaŭ motiviga parolanto[6], konsilisto[7] kaj influa persono per propra kanalo en YouTube.

Nayla Al Khaja
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1978 (1978-03-07) (46-jaraĝa)
en Dubajo
Ŝtataneco Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Al-Khāja estas agnoskata kiel helpanto al la evoluigo de la kinindustrio de la UAE[8]. Ŝi rekomendas la rolon de virinoj en kinematografio[9]

Premioj kaj honoroj redakti

  • "100 most powerful Arabs under 40" (100 plej povaj araboj sub la aĝo 40), Arabian Business Power List, 2015
  • "Top Female Entrepreneur in The Middle East" (pinta ina entreprenisto en Mezoriento), 2013
  • Agnoskita kiel "500 Most Powerful Arab People" (500 plej povaj arabaj personoj), 2012
  • "Top 50 Most Powerful Arab Women" (Pintaj 50 plej povaj arabaj virinoj), 2012
  • "Visionary of the Year" (Viziulo de la jaro), Arabian Business Awards, 2011
  • Titolo de la plej bona filmisto de UAE, 2006[10].

Referencoj redakti

  1. (angla) Grimley Evans, Piers, "Another day, another first", Gulf News, la 1-an de oktobro 2005.
  2. (angla) Zafar, Rahilla (2014). Arab Women Rising "Nayla Al Khaja, a Filmmaker Seeks Support for the Burgeoning Emirati Movie Industry.". USA: Knowledge@Wharton (University of Pennsylvania). paĝoj 77–80. ISBN 978-1-62921-079-7.
  3. (angla) "People in Film: Nayla Al Khaja", Doha Film Institute, Interview, la 26-an de julio 2011.
  4. (angla) Thekkepat, Shiva Kumar, "Meet the UAE's first female film-maker". Gulf News, la 4-an de novembro 2011.
  5. (angla) Newbould, Chris, "UK/UAE Short Film Festival gets under way", The National, la 13-an de novembro 2017.
  6. (angla) Garden, Sarah,"The Dubai Mall Hosts Talks And Exhibitions For International Women's Month", Harper's Bazaar Arabia, la 19-an de marto 2018.
  7. (angla) Registaro de Dubajo, gazetara komuniko, "Dubai to showcase its thriving film industry and champion Arab talent at the 2016 Cannes Film Festival Arkivigite je 2018-11-25 per la retarkivo Wayback Machine", Dubai Film and TV Commission, la 12-an de majo 2016.
  8. (angla) Collins, Madeleine, "The first lady of film", Arabian Business, la 24-an de oktobro 2008.
  9. (angla) Yunis, Alia (2014). Film as Nation Building: The UAE Goes into the Movie Business | Volume 3.2. Pittsburgh, USA: Zayed University. paĝoj 61–63. ISSN 2158-8724.
  10. (angla) Nayla Al Khaja[rompita ligilo], Unmask

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti