Nebeská Rybná
Nebeská Rybná estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Rokytnice v Orlických horách en distrikto Rychnov nad Kněžnou en Regiono Hradec Králové. Ĝi situas proksimume 4 km de Rokytnice v Orlických horách sur monteto inter riveretoj Zdobnice kaj Říčka. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 97 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 73 loĝantoj.
Nebeská Rybná | |
vilaĝo | |
Nebeská Rybná, malnova tombejo kaj pensiono (antaŭe loka lernejo)
| |
Oficiala nomo: Nebeská Rybná | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové |
Distrikto | Rychnov nad Kněžnou |
Administra municipo | Rokytnice v Orl. horách |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Suborlica montetaro |
Domoj | 97 2009 |
Situo | Nebeská Rybná |
- koordinatoj | 50° 11′ 18″ N 16° 25′ 14″ O / 50.18833 °N, 16.42056 °O (mapo) |
Katastro | 11,99 km² (1 199 ha) Nebeská Rybná |
Loĝantaro | 73 (2021) |
Denseco | 6,09 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 517 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Nebeská Rybná | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Nebeská Rybná estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 11,99 km².
Historio redakti
La estiĝo de municipo koneksas kun ekzistado de burgo Rychmberk, al kies posedanto Vilém Rychmburk apartenis Nebeská Rybná ekde la jaro 1310. Pli poste estis alligitaj al ĝi ankaŭ domaroj Popelov kaj Hutě. La municipo falis en posedaĵon de vico de posedantoj, lastaj el ili estis Kolowratidoj el Rychnov nad Kněžnou. Antaŭe la municipo (same kielvico de pluaj en la ĉirkaŭaĵo) loĝigita de sudetaj germanoj. Ĝi estis ankaŭ konata sub nomo Himmlisch Rybnei. Post la dua mondmilito okazis sekve de dekretoj de Beneš al granda senhomigo el la municipo, kiu tiel akiris prefere refreŝigejan karakteron.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 317 |
1880 | 1 291 |
1890 | 1 273 |
1900 | 1 133 |
1910 | 1 049 |
1921 | 869 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 823 |
1950 | 198 |
1961 | 204 |
1970 | 108 |
1980 | 116 |
1991 | 108 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 82 |
2011 | 69 |
2021 | 73 |