Nederlando en la Vintra Olimpiko 2014

La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 41 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Jorien ter Mors dum la malferma ceremonio respektive Bob de Jong dum la ferma. La sportistoj atingis 8 orajn, 7 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 5-an rangon.

la nederlanda teamo, tradicie vestita oranĝe (alude al la dinastia nomo Oranje) kaj nigre, eniranta dum la malferma ceremonio
Nederlando en la Vintra Olimpiko 2014
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi
Flagtenanto:  Jorien ter Mors (malfermo)
Bob de Jong (fermo)
Sportistoj 41 en 4 fakoj
Medaloj
rango: 5
Oro
8
Arĝento
7
Bronzo
9
Sume
24
vdr

Kunordigis la teamon la landa olimpika komitato, ekde la jaro 1993 oficiale nomata Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.

Aparte en rapidsketado la teamo en en la Vintra Olimpiko 2014 estis ekstreme sukcesa: sole en tri konkursoj (vidu la fotojn sube) la teamo gajnis ĉiujn tri medalojn:

  • en vira 5000-metra rapidsketado la teamo gajnis ĉiujn medalojn: 1) Sven Kramer 2) Jan Blokhuijsen 3) Jorrit Bergsma
  • en vira 5000-metra rapidsketado same: 1) Michel Mulder 2) Jan Smeekens 3) Ronald Mulder
  • kaj en virina 1500-metra rapidsketado ankaŭ: 1) Jorien ter Mors 2) Ireen Wust 3) Lotte van Beek

Eksteraj ligiloj redakti

 
en vira 5000-metra rapidsketado la teamo gajnis ĉiujn medalojn,
 
en vira 5000-metra rapidsketado same
 
kaj en virina 1500-metra rapidsketado ankaŭ