Neknekulo estas junulo kiu nek studas nek laboras. Ĉi-termino egalas al la angla akronimo NEET (Not in education, employment, or training). La akromino NEET estis unue uzata en la Unuiĝinta Reĝlando, sed ĝia uzo disvastiĝis al aliaj landoj kiuj inkluzivas Japanion, Sud-Koreion, kaj Tajvanon.

En la Unuiĝinta Reĝlando, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas de 16 ĝis 24; La subgrupo de neknekuloj kiuj aĝas 16-18 estas ofte de aparta fokuzo. En Japanio, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas 15-34 kaj nek laboras, nek dommastrumas, nek estas aliĝitaj en lernejo aŭ labor-rilata trejnado, kaj ne serĉas laboron.

Aliaj landoj redakti

En Hispanio, Meksiko, Argentino, kaj Urugvajo, krom aliaj hispanlingvaj landoj, la termino "ni-ni" ("nek-nek") iĝis popularan alternativan vorton de NEET. La termino signifas 'ni estudia, ni trabaja' ("nek studas, nek laboras"). En Brazilo, estas simila vorto "nem-nem".

La termino iĝis polemika temo en Meksiko, kie la registaro sentas ke homoj kiujn oni eble konsiderus neknekuloj pli verŝajne elektas aliĝi al la organizoj engaĝitaj en narkotaĵtrafiko por subteni siajn ekonomiajn kaj proprajn bezonojn, ol ili prenas dungon aŭ studas.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Carmen Pérez-Lanzac, La apatía de un ‘nini’, El País, Madrido, 2 NOV 2014, konsultita la 16an de julio 2015. [1] Pri tipa neknekulo
  • Inma Zamora, ABC, Madrido, 04/02/2015, konsultita la 16an de julio 2015 [2] Intervjuo al entreprenema neknekulo.
  • Pri la uzado de la vorto en la hispana lingvo: [3] retejo fundeu, konsultita la 16an de julio 2015.