Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nelida Weidmann estis svis-kuba esperantistino, naskiĝinta en Kubo kaj loĝinta en Svislando. Ŝi akiris en 2015 la bakalaŭron pri diĝita filmfarado (Bachelor of Arts in Digital Film Making) ĉe SAE, zurika instituto de Universitato Middlesex en Londono. De 2010 ĝis 2016 Nelida Weidmann estis membro de la estraro de Svisa Esperanto-Societo kaj ŝi inter aliaj aferoj kunorganizis la Svisan Ferian [kaj Familian] Esperantan Renkontiĝon. En 2018 Nelida Weidmann estis nomumita komisiitino pri publikaj rilatoj de Svisa Esperanto-Societo. Ek de 2016 Nelida Weidmann redaktis la jutuban kanalon SvisRaporto.

Nelida Weidmann
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1961 (1961-09-24)
Morto 20-an de marto 2023 (2023-03-20) (61-jaraĝa)
vdr

Eksteraj ligiloj redakti