SvisRaporto
SvisRaporto estas jutuba kanalo kreita kaj redaktita de la svis-kuba esperantistino Nelida Weidmann. En SvisRaporto aperas regule filmoj pri Esperanto-eventoj en Svislando kaj internaciaj Esperanto-eventoj kun rilato al Svislando aŭ regula partoprenado de signifa nombra da svisaj esperantistoj. La filmojn publikigitajn en SvisRaporto produktas la firmao WeidGon, filmentrepreno de Nelida Weidmann.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/c/c9/Simbolo_SvisRaporto.jpg)
La kanalo SvisRaporto estis kreita en la jaro 2016. La unuaj kontribuoj estis 2016 la ĉiutagaj filmoj dum la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. Okaze de la 103-a Universala Kongreso en Lisbono Svisa Esperanto-Societo nomumis la redaktistinon de la kanalo SvisRaporto kiel komisiitino por publikaj rilatoj de Svisa Esperanto-Societo kaj subvenciis en 2019 ŝian filmlaboron dum la 104-a UK en Lahtio per CHF 300.-. Dum 2019 en la kanalo SvisRaporto aperis pluraj kontribuoj pri la Esperanto-paviliono de Parzival en la Robert-Walser-skulpturo de Thomas Hirschhorn, kun kiu en majo 2019 aperis intervjuo en Svisraporto[1].
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ Thomas Hirschhorn vizitas Esperanto-lecionon de Parzival´ filmo de Nelida Weidmann en la jutuba kanalo SvisRaporto