Santomea dikbekulo

(Alidirektita el Neospiza)

La Santomea dikbekulo, Neospiza concolor, estas granda (plej granda kanario aŭ kardelo el la mondo), fortika fringo kun grandega beko. Ĝi estas endemia de la insulo de Santomeo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santomea dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Neospiza
Specio: N. concolor
Neospiza concolor
(Bocage, 1888)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi ĵuse tiu birdo estis konata nur el tri specimenoj de la 19a jarcento el suda Santomeo. Ĝi estis remalkovrita en 1991 en la sudokcidento de la insulo ĉefe ĉe Xufexufe. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli da 50. La ĉefa minaco estas habitatodetruo.

Ĝi estas 18 cm longa, tre granda inter fringedoj, fortika fringo kun grandega grizeca beko per kiu ĝi senpene rompas semojn. Uniforme ruĝecbruna en supraj partoj kaj subaj partoj, iom pli malhela en kapo, flugiloj kaj vosto. Simila specio estas la Principea serino, Serinus rufobrunneus, sed tiu estas multe pli malgranda. La voĉo estas mallonga serio de 4-5 mallongaj, 2-notaj kanariecaj fajfoj, kun dua noto pli alta. Kio estas simila al tiu de la Principa serino, sed pli profunda, pli simpla kaj pli ripeteca.

Ili loĝas en malaltaj teroj, en densa kanopeo de praarbaroj. Ĝi estas probable kanopea specio kaj estas priskribita kiel tre silentema, kio parte povus klarigi kial ĝi estas tiom rare vidata, kvankam la alvoko estis registrita kaj kelkaj birdoj respondas al registro. Ŝajne moviĝas en paroj aŭ solaj kaj venas al arbara subkreskaĵaro por manĝi semojn kiujn ĝi rompas per sia povega beko.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti