Municipo Neratov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe la rivero Elbo, 3 km okcidente de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 177 loĝantoj (2023).

Neratov
municipo
Municipa ofico
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Neratov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Situo Neratov
 - alteco 222 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 47″ N 15° 38′ 50″ O / 50.07972 °N, 15.64722 °O / 50.07972; 15.64722 (mapo)
Katastro 4,04 km² (404 ha) Neratov
Loĝantaro 177 (2023)
Denseco 43,81 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1487
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 573078
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Neratov (okres Pardubice)
Retpaĝo: www.neratov-novinsko.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lázně Bohdaneč, Bukovka, Přelovice kaj Živanice.

Historio redakti

La plej malnova historio de Neratov estas ligita kun monaĥejo de Opatovice, fondita de ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a ĉirkaŭ la jaro 1086. Pri Neratov estas en historiaj dokumentoj unua mencio en la jaro 1436. Sed raporto el la jaro 1465 sciigas, ke en Neratov estis ankoraŭ dum ekzistado de monaĥejo Opatovice (antaŭ la jaro 1421) ĝia bieno, al kiu apartenis ankaŭ fiŝlago Neratovský. La bienon cedis reĝo Georgo de Podebrado al Majnuš el Chvalkovice en tenuron. Vilaĝon Neratov kun plua havaĵo la reĝo transigis al sia filo Jindřich el Poděbrady kaj Minsterberk. En la jaro 1513 ambaŭ havaĵoj fariĝis partoj de perštejna senjorejo Pardubice. Dum tridekjara milito suferis ankaŭ Neratov, malmultiĝis loĝantaro kaj kelkaj bienoj restis forlasitaj.

En tempo de klerismo estis unu el la reformoj t.n. raabigo, de la jaro 1774 eksperimente efektivigata en bienego de Pardubice. Estis nuligataj aŭ malgrandigataj senjoraj kortegoj kaj sekigataj neproduktivaj fiŝlagoj. La grundo estis dividita inter sengrunduloj kaj bienetposedantoj. Sur loko de fiŝlago Neratovský ekestis vilaĝo Nerad kaj sur loko de proksima fiŝlago Dědek vilaĝo Dědek. Ĝis la jaro 1848 duobliĝis nombro da bienoj en Neratov el 9 je 18.

Nuntempe havas Neratov kaj domaro Novinsko 50 domojn kun 126 loĝantoj. Sur teritorio de Neratov estas tri ripoz-kabanaroj kun 67 objektoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869148
1880151
1890172
1900157
1910179
1921173
JaroLoĝantoj
1930182
1950130
1961103
197094
1980102
199180
JaroLoĝantoj
2001101
2011144
2014149
2016170
2017167
2018164
JaroLoĝantoj
2019165
2020161
2021166
2022165
2023177

Vidindaĵoj redakti

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti