Neresnica (rivero)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Neresnica.

Neresnica estas rivero en centra Slovakio, en distrikto Zvolen. Ĝi estas maldekstra alfluo de rivero Slatina. Longeco estas 25,5 km. Ĝi elfontas en Pliešovská kotlina (valkaldrono de Pliešovce) en 460m.s.m. en parto nomata Neresnica. Fluas ĝi preter partoj Zalužok kaj Ŝeĉ. Arke li turniĝas nordokcidenten, trafluas vilaĝon Pliešovce kie alprenas Sitník kaj Macovie jarok. Malantaŭ vilaĝo ĝi alprenas dekstre Kňazov potok (386,8m) a fluas tra vilaĝo Sása, kreas kelkajn meandrojn kaj ŝanĝis direkton de fluo norden. Poste ĝi trafluas mallarĝiĝon. Poste rivero forkiĝas kaj fluas ĉirkaŭ 1,5km en du branĉoj, kiu konektas antaŭ Dobrá Niva. Rivero trafluas vilaĝon kaj alprenas Bystrý potok-on el maldeksrto, poste dekstran Močiarka-n a sinsekve Kalný potok maldekstre (341,6 m.s.m). Poste ĝi daŭrigas preter vilaĝoj Podzámčok a Breziny kaj lasas Valkadrono de Pliešovce kaj profunde entranĉaĝas en nordokcidentan parton de montaro Javorie, kie fluas tra mallarĝa valo unue nordorienten, alprenas de maldekstre Burzovo kaj antaŭ domgrupo Nerestnica turniĝas norden. Ĝi enfluas teritorion de urbo Zvolen kaj teritorion de Zvolenská kotlina (Zvolena valkaldrono) kie enbuŝas en Slatina.

Neresnica
rivero
Bazaj informoj
Longeco 25,5 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 460 m
Enfluejo Slatina
Geografio
Map
Kategorio:Riveroj en Slovakio
vdr

Rilataj temoj redakti