Nerother Kopf
La Nerother Kopf en la distrikto Vulkaneifel en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato estas 651.7 m alta konusmonto de estingita vulkano, apud la vilaĝo Neroth en la mezmontaro Ejfelo.
Nerother Kopf | |||
---|---|---|---|
monto • vulkano | |||
Alteco | 651,7 m | ||
Situo | apud Neroth; distrikto Vulkaneifel, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||
Montaro | Vulkaneifel (Eifel) | ||
Geografia situo | 50° 12′ N, 6° 46′ O (mapo)50.1937777777786.76075Koordinatoj: 50° 12′ N, 6° 46′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Geografia situo
redaktiLa Nerother Kopf staras centre de la Naturparko Vulkaneifel ĉe la orienta rando de la regiono Gerolstein. Ĝi situas ĉ. 1 km orientsudoriente de Neroth, 2,5 km, okcidentsudokcidente de la vilaĝo Neunkirchen, 3,5 km okcidente de Pützborn – ambaŭ urbopartoj de Daun, kaj 2 km norde de Oberstadtfeld. Proksimume 450m norde de la pinto estas pli malalta suda pinto. Okcidente preter la monto fluas la rojo tra Neroth Kleine Kyll.
Priskribo kaj historio
redaktiSur la norda pinto de la duobla vulkano situas la burga ruino Freudenkoppe (konstruita 1337–1340). Ĝi staras hodiaŭ sub monumentprotekto. Tie ankaŭ troviĝas muelejŝtona kaverno. En tiu kaverno, kies enirejo troviĝas ĉe alteco de 643,2m, dum la silvestra nokto 1919/1920 la junulara organizo Nerother Wandervogel estis fondata.
La naturprotektejo Nerother Kopf estas kovrata de fagoj. La je supra parto senarbara suda pinto estas uzata por rompi bazalton. La neĝokovrata rompeja eĝo dekstre en la foto estas videbla..
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Nerother Kopf Arkivigite je 2014-03-13 per la retarkivo Wayback Machine, auf neroth.de