Neusa Priscotin Mendes

brazila esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Neusa Priscotin Mendes estis brazila esperantistino. Ŝi naskiĝis la 15-an de majo 1949 kaj mortis 71-jara la 21-an de marto 2021 en Ribeirão Preto, San-Paŭlio, Brazilo.

Neusa Priscotin Mendes
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1949 (1949-05-15)
Morto 21-an de marto 2021 (2021-03-21) (71-jaraĝa)
en Ribeirão Preto
Lingvoj brazilportugalaEsperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto • flegisto • nutradisto
vdr

Neusa Priscotin Mendes ĝis la pensiiĝo laboris kiel flegistino kaj nutradistino. Ŝi elstaris en la Esperanta kaj spiritisma movadoj, brazila kaj tutmonda. Dum jaroj ŝi en Ribeirão Preto instruis Esperanton laŭ la Cseh-metodo, respondecante pri la trejnado de sennombraj movadanoj, kelkaj el ili kun elstara laboro sur nacia kaj internacia niveloj. En 1992, ŝi fariĝis fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi intense partoprenis interalie en la loka Esperanto-klubo, en Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj Brazila Esperanto-Ligo (BEL).

En 2005-2006, ŝi estis unu el la kunfondintoj de Brazila Asocio de Spiritismaj Esperantistoj (BAES), faka institucio, kiu havas seĝon en la nacia konsilio de la Brazila Spiritisma Federacio (FEB). Rezulte de tiu iniciato ŝi helpis organizi la unuan Brazilan Renkontiĝon de Spiritismaj Esperantistoj, kiu okazis en oktobro 2006, en Ribeirão Preto. Ŝi verkis multajn artikolojn por la spiritisma gazetaro kaj esperantigis la libron Homeopatio Populara de Izao Carneiro Soares.[1]

Fonto redakti

Notoj redakti