Nguyễn Xuân Thu

hospitala farmaciisto kaj vjetnama esperantisto

Nguyễn Xuân Thu (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1932 en Hanojo, forpasis la 18-an de oktobro 2017[1]) estis vjetnama esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li estis profesie hospitala farmaciisto, poste pensiulo.

Nguyễn Xuân Thu
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1932
en Hanojo, Vjetnamio Vjetnamio
Morto 18-an de oktobro 2017
Lingvoj Esperantovjetnama
Nacieco Vjetnamo
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1957
vdr

Li esperantistiĝis kaj aliĝis al Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio (VPEA) en 1957. Li rolis kiel ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA), estro de ties trejna komitato. Redaktis la bultenon «Verda Mesaĝo el Vjetnamio» kaj la ttt-paĝon de la asocio [1] Arkivigite je 2011-03-24 per la retarkivo Wayback Machine, instruis la lingvon al progresantoj, uzante la lernolibron “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker kaj lernomaterialon prenintan ĉefe el Edukado.net, organizis enlandajn ekzamenojn je baza kaj elementa niveloj (A2-B1-B2). Akceptita de Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI kiel membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE). Ĉefredaktinto de la aperonta Esperanto-vjetnama vortaro.

Li flue parolis la vjetnaman, la francan, Esperanton kaj la anglan.

Li estis kunlaboranto de edukado.net kaj ĉefdelegito de UEA por Vjetnamio de UEA de 2003 ĝis 2011.[2]

Agado por la 97-a Universala Kongreso redakti

Kiel ĝenerala sekretario de VEA, Nguyễn Xuân Thu gvidis la laborojn por inviti la 97-an UK-on (2012) al Vjetnamio kaj poste estis ĝia LKK-ano pri informado kaj gazetara servo; kunlabore kun edukado.net, aŭtoris belan plurlecionan preparkurson pri sia lando. Kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo li ankaŭ trejnis gejunulojn por labori kiel helpantoj dum la 97-a UK kaj la 68-a IJK, same kiel li pli frue faris por la 63-a IJK (2007). Al la programo de la UK li kontribuis per prelegoj en la Esperantologia Konferenco kaj la Tago de Vjetnamio.[2]

Ĉefverko: Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro redakti

Lia ĉefverko estas “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016), kun 10 652 kapvortoj. Krome li tradukis kaj redaktis la Esperanto-version de “Taglibro de Dang Thuy Tram” (2011). Jam frue li aktive ekuzis Facebook k.a. eblojn de Interreto, i.a. kiel kunlaboranto de edukado.net kaj redaktanto de la retejo de VEA (http//e.vea.vn). Ekde 2013 Nguyễn Xuân Thu estis membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.[2]

Honora membro de UEA redakti

Dum la 102-a Universalo Kongreso en Seulo, Nguyễn Xuân Thu iĝis honora membro de UEA.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti