Nick KNATTERTON (plena nomo: germane Nikolaus Kuno Freiherr von Knatter, do barono de Knatter) estas germana bildstria figuro elpensita de Manfred Schmidt de 1950 ĝis 1959. La nomo aludas al Nick Carter kaj Nat Pinkerton. Li estis naskita en Kyritz an der Knatter), filo de Casimir Kuno von Knatter kaj Corinna Pimpsberg.

Nick Knatterton
bildostrio
Kreita de Manfred Schmidt
Informoj
Reala nomo Nikolaus Kuno Freiherr von Knatter
vdr

Knatterton estas privata detektivo. Li ĉiam vestiĝas en Sherlock Holmes-stila verda plejdomantelo kaj ĉapo, kaj fumas pipon. La bildstrioj estas sufiĉe realisma por esti prenita kiel (almenaŭ plejparte) gravmiena detektiva intrigaro. Kvankam la aventuroj de Knatterton estas gravaj kaj validas kiel realaj krimromanoj, la bildstrio havas unikan stilon de humuro: la plej granda parto derivas de aludoj de (politikaj) aferoj en la Federacia Respubliko de Germanio de la 1950-aj jaroj.

Karaktero redakti

Knatterton estas prezentita kiel la formado de kompetenta kaj efika privata detektivo. Li ne estas eksterordinare fizike forta (kvankam li konserviĝas en bona formo) kaj ne posedas multajn laborhelpilojn, sed liaj mensaj kapabloj, kiel ekzemple lia kapablo de dedukto, liaj sencoj, lia memoro kaj scio pri diversaj temoj, estas nekredeble bonaj. Ekzemple, Knatterton iam povis indiki sian lokon post esti ĵetita ligite kaj tukblindigite en la dorsan flankon de kamioneto, danke al parkerigado de la tuta mapo de la grandurbo kaj sentado de la movokvanto de la ŝarĝaŭto dum kurbiĝprenado.

Aventuroj redakti

Kiel estas ofta kun germanaj krimromanoj, la kazoj de Knatterton kutime implikas riĉajn aristokratajn familiojn kun renomo konservenda. Multaj el la fiuloj ofte aperas (ekz. Molly Moll/Dolly Dur, Tresor-Theo, Juwelen-Jupp, Miezen-Max, Hinke-Hugo, Virginia Peng, Max Wachs, Schläger-Schorsch, Konrad Knicker, Karoline Knicker, Rabattina Knicker, Stiftzahn-Heini) kaj bone konas Knatterton kaj liajn klientojn, kaj ili estas kutime de bona koro. Post la aresto ofte okazas interpaciĝo kaj kaj ĉio estas feliĉa je la fino.

Lokoj redakti

Revenanta loko en la rakontoj estas Alibi Bar, drinkejo preferita fare de diversaj suspektindaj karakteroj. La teniloj sur la ĉefpordo de la drinkejo estas formitaj kiel sekciosignoj ("§"). En multaj rakontoj, Knatterton malkovris la realan situacion kaj povis kompletigi siajn deduktojn dum vizitado de la menciita knajpo, kie li foje trovas la filinon de riĉa familio kaj la viron kiuj ŝtelis ŝian juvelaĵon gaje ĉirkumbrakumitaj.

Televidserio redakti

La aventuroj de Nick Knatterton estis tradukitaj en multajn lingvojn, kaj televida bildstriserio estis produktita en 1979 en la propra studio de la kreinto. Ĉiuj 15 epizodoj de la spektaklo estas haveblaj sur DVD-oj. La spektaklo esta rakontita - kaj la rakontanto estas fakte la nura voĉaktoro. arakteroj simple altkrias kiam ili estas montritaj parolante, kaj la rakontanto tiam klarigas kio estis dirita. Knatterton mem ofte esprimas eksteren la finojn de siaj deprenoj dirante "Konkludite" (germane:"Kombiniere") sekvite per la rapida malnebuligo de la kazo. Tio fariĝis speco de rekonslogano por la detektivo.

Listo de la historioj redakti

Komiksoj redakti

(en krampoj la historia sinsekvo)

  1. Der Schuß in den künstlichen Hinterkopf (1)
  2. Die Goldader von Bloody Corner (3)
  3. Der Stiftzahn des Caprifischers (9)
  4. Der indische Diamantenkoffer (5)
  5. Die Erbschaft in der Krawatte (11)
  6. Die Million im Eimer (13)
  7. Ein Kopf fiel in die Themse (17)
  8. Das Geheimnis der Superbiene (18)
  9. Die Rasierseifen-Geheimwaffe (2)
  10. Der Schatz im Gipsbein (7)
  11. Ein Schloß fällt aus der Tür (8)
  12. Der Drohbrief im Pyjama (10)
  13. Veridium 275 (12)
  14. Das Geheimnis hinterm Bullauge (15)
  15. Affen, Frauen und Brillanten (16)
  16. Freitagabend um neun (14)
  17. Die gestohlene Hüftlinie (6)
  18. Das Verbrechen der losen Schraube (4)

Desegnitaj trukfilmoj redakti

  1. Kennen Sie Knatterton?
  2. Freitags immer
  3. Die Geheimnisse der Alibi-Bar
  4. Täter, Türen und Tresore
  5. Die ferngelenkte Super-Biene
  6. Miezen, Macher und Moneten
  7. Spesen, Spinner und Spione
  8. Ballermänner und Computer
  9. Bargeld, Betten und Brillianten
  10. Sammler, Fälscher und Ganoven
  11. Der kriminelle Brühwürfel
  12. Ein Kopf fiel in die Themse
  13. Greifer, Girls und Grandhotels
  14. Moden, Maler und Modelle
  15. Finten, Flirts und Filmmacher

Radiodramoj redakti

En marto 2007 la eldonejo Der Audio Verlag (DAV) publikigis la sekvontajn du radiodramojn sur KD-oj:

En februaro 2008 sekvis du aliaj KD-oj:

Ekspozicio redakti

En 2013 iĝis granda ekzpozicio en la Muzeo pri karikaturo kaj desegno-artoj de Hanovro[1].

Literaturo redakti

  • Eckart Sackmann: Oh, Nick Knatterton. comicplus+, Hildesheim 2013, ISBN 978-3-89474-234-8
  • Ralf Palandt: Skandal um Nick Knatterton. En: Eckart Sackmann (eld.): Deutsche Comicforschung 2007. Comicplus, Hildesheim 2006, ISBN 3-89474-168-6, S. 99-104.
  • Eckart Sackmann: Kombiniere... – Manfred Schmidt, ein Humorist mit Hintergedanken, Hamburg 1998, ISBN 3-89474-072-8.
  • Johanna Gråsten: Sprachspiele in »Nick Knatterton« von Manfred Schmidt und seiner finnischen Übersetzung »Nikke Knatterton«. Pro gradu. Universität Joensuu, 1995.
  • Ulli Otto: Nick Knatterton. En: Marcus Czerwionka (eld.): Lexikon der Comics. CORIAN-VERLAG, Meitingen 2004, ISBN 3-89048-900-1, p. 1-4.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti