Manfred SCHMIDT (naskiĝinta en la 15-a de aprilo 1913 en Bad Harzburg, mortinta en la 28-a de julio 1999 en Münsing) estis germana komiksa desegnisto kaj humurplena vojaĝrakonstisto.

Manfred Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1913 (1913-04-15)
en Bad Harzburg
Morto 28-an de julio 1999 (1999-07-28) (86-jaraĝa)
en Starnberger See
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Schmidt pasigis sian junulajn jarojn en Bremen. Kiam li estis 14-jaraĝa siaj karikaturoj ekaperis en la gazetoj Bremer Nachrichten kaj Weser-Zeitung. Post la abiturienta ekzameno li decidis labori en la filmindustrio, kion li baldaŭ seniluziiĝinte konsideris kiel nesufiĉan. Li studis ĉe la Altlernejo por Artoj de Bremen kaj laboris poste por la eldonejo Ullstein. Kiel karikaturisto li baldaŭ famiĝis. Je la komenco de la Dua mondmilito li desegnadis por la entrepreno Deutsche Zeichenfilm GmbH, kiu estis kontrolata kaj dorlotata fare de la Goebbels-ministerio.

En 1942 li eksoldatis kaj laboris kiel militara kartografo. Li estis membro de propagandokompanio de Waffen-SS respektive de Wehrmacht. Je la fino de la milito li desegnis denove karikaturojn, tiam por la armea gazeto Panzer voran kaj por flugfolioj, per kio la moralo de en Eŭropo alteriĝintaj usonaj taĉmentoj estu subfosata kaj sapeata.

Post la milito redakti

Post 1945 li laboris ĉe la pacifisma porjunulara gazeto Pinguin, kiu eldonitis ĉe la eldonejo Rowohlt kaj estis sub la zorgado de Erich Kästner.

Post kiam li konatiĝis kun la Superman-komiksoj kaj taksis ilin primitivaj, li decidis fari parodiajn komiksojn. Nick Knatterton, detektivaj historioj desegnitaj, faritis ekde 1950 por la revuo Quick. Laŭ informo de la desegnisto mem la modelo por la detektivo estis la aktoro Hans Albers, kiam li ludis la rolon de Sherlock Holmes. La komiksa serio pri aminda detektivo de ironia naiveco furoregis kaj poste ankaŭ filmitis.

Politike li estis maldekstra, nomis sin nobla komunisto kaj agnoskis GDR-on kiel legitiman kontraŭmodelon al FRG[1]. Schmidt estis en la 1960-aj jaroj ankaŭ kritikisto de komiksoj kaj verkis plurajn librojn pri tiu temo. Li ankoraŭ faris aliajn komiksajn seriojn kaj trukfilmojn kun ironia tendenco por la germana televido. Krome li verkis radiodramojn, dezajnis reklamaĵojn kaj skribis plurajn librojn kun vojaĝrakontoj.

Premioj redakti

  • 1973: Plej bona pipfumisto de la jaro.

Verkoj redakti

  • Wir beginnen das Wunschkonzert für die Wehrmacht, Nibelungen-Verlag 1940 (libra ornamaĵo kaj bindaĵo de Manfred Schmidt)
  • Bilderbuch für Überlebende. Mit einer Vorrede von Werner Finck, 1947
  • Episodoj de la serio "Nick Knatterton"

Vojaĝrakontoj redakti

  • Hab Sonne im Koffer. Stalling, Oldenburg 1961
  • ... und begibt sich weiter fort. Stalling, Oldenburg 1962
  • 12 mal hin und zurück. Stalling, Oldenburg 1963
  • Zwischen Dur und Müll. Stalling, Oldenburg 1964
  • Weiteres Heiteres. Stalling, Oldenburg 1965
  • Der Reiselustwecker. Stalling, Oldenburg 1967
  • Alles Gute von Manfred Schmidt. Stalling, Oldenburg 1970
  • Manfred Schmidts Reise-ABC. Stalling, Oldenburg 1969

Kolektoj redakti

  • Mit Frau Meier in die Wüste, 1967
  • Frau Meier reist weiter, 1968
  • Auf Kreuzfahrt mit Frau Meier, 1991
  • Das Beste von Manfred Schmidt, 1968
  • Mit spitzer Feder durch die Welt, 1978
  • Das schnellste Hotel der Welt (Verschmidtste Geschichten), 1983
  • Heitere Geschichten, 1984
  • Nick Knatterton: Alle aufregenden Abenteuer des berühmten Meisterdetektivs, 2007
  • Reisereportagen, 2013

Ekspozicioj redakti

  • 13-a de januaro – 21-a de aprilo 2013: Nick Knatterton und andere Abenteuer – Manfred Schmidt zum 100.Geburtstag, en la Deutsches Museum für Karikatur und Zeichenkunst en Hannover.

Subnotoj redakti

  1. Im Gespräch: Annette Riedhammer, die Tochter des Cartoonisten Manfred Schmidt, FAZ 6-a de aprilo 2013, p.40.

Eksteraj ligiloj redakti