Nick Carter

usona popkantisto

Nick Carter - naskiĝis la  28-an de januaro 1980(nun 1980-01-28) en Jamestown en kantono Chautauqua, la pleja okcidento de la subŝtato Nov-Jorkio en Usono - estas usona popkantisto. Li estas kantisto de la popmuzika ensemblo Backstreet Boys, tiel nomata "knaba popmuzikgrupo" , kiu ekde 1993 tre sukcese koncertis, faris muzikfilmojn kaj vendis popmuzikajn kantojn, unue per lumdiskegoj, dum la lastaj jaroj pli kaj pli ciferece. Ekde 2002 li ankaŭ soloe produktas muzikon kaj koncertas.

Nick Carter
jen 39-jara en 2019
jen 39-jara en 2019
Bazaj informoj
Naskiĝo 28-an de januaro 1980 (1980-01-28) (44-jaraĝa)
en Jamestown, Nov-Jorkio,  Usono
Edz(in)o Lauren Kitt
Ĝenroj popmuziko
Instrumentoj voĉo
Retejo nickcarter.net/,%20http://www.nickcarter.com/
vdr

Vivo redakti

Lia familio origine venis de Jamestown en kantono Chautauqua, la pleja okcidento de la subŝtato Nov-Jorkio de Usono. Li havis tri gefratojn, kaj Nick estis la sola kiu naskiĝis en Novjorkio, antaŭ ol la familio meze de la 1980-aj jaroj translokiĝis al Florido: la fratino Leslie estas 6 jarojn jaron pli juna, kaj ankoraŭ jaron pli junas la ĝemelaj fratino Angel kaj frato Aaron. Aldoniĝis du duonfratinoj el antaŭa edzeco de la patro, Bobbie Jean kaj Virginia, signife pli aĝaj ol Nick, kaj post kiam la gepatroj divorcis en 2003/2004, la patro kun nova partnerino en 2005 ankoraŭ ekhavis plian filon, Kanden Brent.

 
Nick Carter 28-jara en 2008

Leslie mortis suicide jam en 2012, post kiam ŝia kantista kariero mallongan tempon estis sukceseta kaj sekve tute malsukcesa. La pli juna frato Aaron publike koncerte popkantis ekde la 7-a vivjaro: Inter 1997 kaj 2002, do inter la aĝo de 9 kaj 14 jaroj, oni publikigis kvar muzikalbumojn kun korespondaj muzikaj filmoj kaj koncertaj turneoj de li, kaj dum tiuj jaroj li estis internacia infana kaj adoleska stelulo. Poste, kiam li adoleskiĝis kaj perdis sian dolĉan infanan ĉarmon, lia sukceso laŭgrade malplialtiĝis, aldoniĝis laŭ liaj publikaj deklaroj rapide interŝanĝantaj seksaj partneroj, en televida elsendo li havis publikan HIV-teston kiu ne konfirmis Aidoson, sed aliflanke la laboratoria testo konfirmis misuzon de mariĥuano kaj opioidoj, li pli kaj pli psike malstabiliĝis kaj fine la 5-an de novembro 2022 estis trovita morta fare en la bankuvo ĉe sia hejmo en Lancaster, Kalifornio - la cirkonstancoj de la morto ankoraŭ ne estas konfirmitaj de la polico, sed supraĵe la priskribo supozigas ankaŭ suicidon.

En Florido li partoprenis en diversaj aŭdicioj por reklamvideoj, filmoj kaj televido, kiuj en frua aĝo alportis al li malgrandajn rolojn kiel ekzemple en la filmo Edward Scissorhands de Tim Burton. En la sama tempo li faris siajn unuajn spertojn sur scenejo kaj en sonregistra studio. En 1993, la tiama 13-jaraĝulo iĝis la plej juna membro de la knabogrupo Backstreet Boys, kiu vere populariĝis en 1995. Carter iĝis la plej populara membro kaj adoleska idolo de la grupo.

En 2002 li publikigis sian unuan soloan muzikalbumon Now or Never. Kontraste al Justin Timberlake, kiu ankaŭ eliris el knabogrupo de la 1990-aj jaroj kaj furore publikigis soloalbumon ĉirkaŭ la sama tempo, Carter nur povis registri limigitan sukceson per sia propra albumo. De 2003 ĝis 2004 li havis rilaton kun la hotelheredantino Paris Hilton, kaj poste havis penon kaŝi la tatuon faritan dum plej forta enamiĝo al ŝi.

Meze de 2006, Carter translokiĝis en domon en Los-Anĝeleso kun siaj kvar gefratoj por helpi trakti familiajn problemojn en la televida realserio House of Carters. Provoj proksimiĝi unu al la alia estis montritaj inter li kaj liaj gefratoj kaj kun lia patrino, kun kiu li ne estis en kontakto dum pluraj jaroj pro disputoj.

En 2008, Carter klarigis ke li estis dependigita de drogoj kaj alkoholo dum jaroj sed nun venkis sian dependecon. Post kiam lia kuracisto diagnozis kormuskolan malsanon de li, li laŭ propra aserto radikale ŝanĝis sian vivon. Li deklaris nun regule sporti, manĝi sane kaj ne plu trinki alkoholon. En aprilo 2014 li geedziĝis kun sia amatino Lauren Kitt en Santa Barbara. En novembro 2015, li lokis dua en la usona televida danca spektaklo Dancing with the Stars. En la sama monato li publikigis sian trian soloalbumon All American. En januaro 2016, li estis arestita en Florido pro batalo. Tio estis lia tria aresto post 2002 (pro rifuzado obei policajn ordonojn) kaj 2005 (pro ebria veturado).

En 2016, Nick Carter iĝis patro de filo, filinoj sekvis en 2019 kaj 2021. Iama kunkantistino Melissa Schuman akuzis lin en 2017 pri seksperforto de ŝi 15 jarojn pli frue. Nick Carter diris ke ĉiuj agoj estis konsentaj. La akuzoj estas deklaritaj senbazaj, ĉar pasis tro multa tempo depost la ago. Tamen, en decembro 2022 akuzoj de seksa atako denove estis faritaj kontraŭ li. Ĉiam la amaskomunikiloj montras grandan intereson detale raporti.

Eksteraj ligiloj redakti