Edward Scissorhands

Edward Scissorhands (anglalingve Tondilmana Eduardo) estas fantasta filmo aperinta en 1990 kaj reĝisorita de Tim Burton. La aktoraro ĉefe enkalkulas Johnny Depp kaj Winona Ryder kaj estas la lasta rolo de Vincent Price en filmo antaŭ sia morto. Estas fabela rakonto, kiun kritikoj taksis de miksaĵo inter Frankenŝtejno, Pinokjo kaj Belulino kaj la Besto. Situante en stereotipa burĝa kvartalo, ĝi estas pridemando pri la kunvivo kaj akcepto de malsamaj estuloj en moderna socio.

Tondilmana Eduardo
Internacia afiŝo
Internacia afiŝo
filmo
Originala titolo Edward Scossorhands
Produktadlando Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 7-a de septembro 1990
Daŭro 1h45
Ĝenro Fantasta filmo
Kameraado Stefan Czapsky
Buĝeto 20 000 000 USD
Reĝisoro(j) Tim Burton
Produktisto(j) Denise Di Novi
Scenaro Caroline Thompson
Filmita en Florido, Usono
Muziko de Danny Elfman
Rolantoj Johnny Depp • Winona Ryder • Dianne Wiest • Anthony Michael Hall • Kathy Baker • Vincent Price • Alan Arkin • Robert Oliveri • Conchata Ferrell • Caroline Aaron • Dick Anthony Williams • Susan Blommaert • Bryan Larkin • O-Lan Jones • Carmen J. Alexander • Steven Brill • Nick Carter • Aaron Lustig • Alan Fudge • Marc Macaulay
Produktinta firmao 20th Century Fox (Usono)
Distribuo 20th Century Fox
Honorigoj Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento
IMDb
vdr
Edward Scissorhands
filmo
Kreita de Tim Burton
Rolita de Danny Elfman
Informoj
vdr

Rakonto redakti

En usona ĉirkaŭurbo, meze de kiĉaj rozkoloraj domoj staras malluma kastelo, en kiu maljunulo klopodas krei homforman estaĵon. Sed bedaŭrinde la inventulo mortas antaŭ fini sian kreitaĵon, kiu ankoraŭ posedas tondilojn anstataŭ manoj. Edvardo estas tre malĝoja post la morto de sia amata kreinto, kaj li nenion konas pri la ekstera socio. Baldaŭ najbaro frapas je la pordo, kaj, post komprenebla timo, akceptas gastigi lin en sia domo. Edvardo do ekspertas kunvivadon kun aliaj homoj, kaj baldaŭ renkontas amon enkorpe de la filino de sia gastiganta familio. Pace fluas la tempo, ĝis kiam la najbaroj komencas timi pri tiu stranga homo kiun ili opinias minacanta...

Ĉefrolantoj redakti

  • Johnny Depp : Eduardo
  • Winona Ryder : Kim Bogz
  • Dianne Wiest: Peg Bogz
  • Anthony Michael Hall : Ĵim
  • Kathy Baker : Ĵojc Monro
  • Robert Oliveri: Kevin Bogz
  • Conchata Ferrell: Helena
  • Dick Anthony Williams : Oficisto Alen
  • O-Lan Jones : Esmeralda
  • Vincent Price : La inventoro de Edvardo
  • Alan Arkin : Bil Bogz
  • Susan Blommaert : Tinka
  • Linda Perry : Cisi
  • Caroline Aaron : Marĝ
  • Steven Brill : la plonĝisto
  • Nick Carter : sennoma naŭ-jara knabo