Aaron Carter

usona kantisto

Aaron Carter - naskiĝis la  7-an de decembro 1987(nun 1987-12-07) en Tampa, Florido, mortis en aĝo de 34 jaroj la 5-an de novembro 2022 - estis usona popmuzikisto. Li estis la pli juna frato de la Backstreet-Boys kantisto Nick Carter, kaj pro la pli granda frato ĵurnalistoj kaj iam poste ankaŭ popmuzikaj produktoroj frue atentis pri la knabo. Aaron sceneje popkantis ekde la aĝo de 7 jaroj. Inter 1997 kaj 2002, do inter la aĝo de 9 kaj 14 jaroj, oni publikigis kvar muzikalbumojn kun korespondaj muzikaj filmoj kaj koncertaj turneoj de li, kaj dum tiuj jaroj li estis internacia infana kaj adoleska stelulo.

Aaron Carter
Aaron Carter 15-jara en 2002
Aaron Carter 15-jara en 2002
Bazaj informoj
Naskonomo Aaron Charles Carter
Naskiĝo 7-an de decembro 1987 (1987-12-07)
en Tampa
Morto 5-an de novembro 2022 (2022-11-05) (34-jaraĝa)
en Lancaster
Ĝenroj popmuziko
Instrumentoj voĉo
Retejo www.aaroncarter.com
vdr

Vivo redakti

Lia familio origine venis de Jamestown en kantono Chautauqua, la pleja okcidento de la subŝtato Nov-Jorkio en Usono, kie ankoraŭ naskiĝis la pli aĝa frato. Meze de la 1980-aj jaroj la familio translokiĝis al Florido. Li havis tri gefratojn: Nick estis 7 jarojn pli aĝa, la fratino Leslie jaron pli aĝa kaj plia fratino Angel estis lia ĝemelino, do ekzakte samaĝa. Aldoniĝis du duonfratinoj el antaŭa edzeco de la patro, Bobbie Jean kaj Virginia, signife pli aĝaj ol Nick, kaj post kiam la gepatroj divorcis en 2003/2004, la patro kun nova partnerino en 2005 ankoraŭ ekhavis plian filon, Kanden Brent.

 
jen dancante 17-jara en 2005

La unua albumo de 1997, kiu ekprezentiĝis dum koncerta turneo en Germanio, estis sukcesa kaj la debuta unuopaĵo Crush On You ("enamiĝo pri vi") estis inter la unua kvin pozicioj de pluraj nordamerikaj kaj eŭropaj furorlistoj. Aparte junaj knabinoj tre entuziasmiĝis pri la dolĉa infana ĉarmo de la naŭ-jarulo.[1] Post reveno al Usono, sekvis regulaj aperoj en la porinfanaj televidaj kanaloj Nickelodeon kaj Disney Channel. Dum postaj albumoj Aaron's Party (Come Get It) de 2000 kaj Oh Aaron de 2001 ĉiu atingis la furordekon de la usonaj diskaj furorlistoj, kvara albumo Another Earthquake! ("plia tertremo!") de 2002 ne sukcesis ascendi en la listoj preter la 18-a loko. Kun malkreskanta sukceso, la populareco de Aaron Carter ankaŭ malkreskis dum la 2000-aj jaroj.

En 2009, li partoprenis en la naŭa sezono de la usona spektaklo Dancing with the Stars ("dancante kun la steluloj"). En novembro 2011, li ludis la rolon de Matt en la Novjorka muzikalo Fantasticks; li finis sian engaĝiĝon la 17-an de februaro 2013. Li tiam havis reventurneon de februaro ĝis decembro 2013: dum tiu tempo li donis 166 koncertojn en Nordameriko. Dum ĉi tiu turneo, tielnomita servo "meet & greet" ("renkontu kaj salutu) estis establita, en kiu adorantoj rajtis ekkoni la kantiston persone kontraŭ krompago. En 2014, Carter iris sur "Private Dinner Tour" tra Usono, kie li renkontis siajn adorantojn dum vespermanĝo aŭ tagmanĝo kaj tiam kantis unu aŭ du el siaj kantoj, depende de la deziroj de la adorantoj ĉeestantaj. Ĉar tiu oferto ankaŭ estis populara, li tiam iris rekte al turneo en Kanado.

De septembro 2014, internacia turneo kondukis lin tra Nordameriko kaj al Eŭropo, kie li donis koncertojn interalie en Londono, Berlino, Amsterdamo, Soloturno kaj Barcelono. Lia kvina studialbumo LøVë en 2018 ne estis aparte sukcesa.

 
jen sursceneje 26-jara en novembro 2014

Antaŭ tio, li en 2017 havis publikan kuracistan konsilon antaŭ televida kamerao, en kiu li malkaŝis ke li ekde la aĝo de 13 sentis sin altirata al kaj virinoj kaj viroj, rakontis pri postaj sanĝiĝantaj seksaj interrilatoj, havis publikan HIV-teston kiu ne konfirmis Aidoson, sed aliflanke la laboratoria testo konfirmis misuzon de mariĥuano kaj opioidoj. Ĉio estis televide dissendita. En 2019 li per jura verdikto sukcesis, ke lia eksamikino ne rajtis proksimiĝi al li, ĉar ŝi minacis mortigi lin per tranĉilego. Samjare alia jura kortumo verdiktis ke li ne rajtus proksimiĝi la pli aĝa frato Nick kaj al la ĝemelino Angel, ĉar li minacis mortigi la gravedan edzinon de Nick. Tiutempe la fratoj jam kvar jarojn ne havis kontakton. Ankaŭ tio diskutiĝis kun kuracisto en televida elsendo, kie Aaron rakontis pri sia multjara batalo kontraŭ angoraj malordoj, skizofrenio, multobla personeca malordo kaj manie depresiva malordo. Ekde januaro 2020 li havis rilaton kun amatino Melanie Martin, kiu konstante alternis en la amaskomunikiloj inter riproĉoj pri perforto kaj rapide poste ĵruoj pri denova enamiĝo. En novembro 2021, la du ekhavis filon. Post juraj akuzoj pri hejma perforto de Cartis kontraŭ Martin en septembro 2022, ili ŝajne harmonie vidiĝis kune tri tagojn antaŭ la morto de Carter. En la lastaj jaroj la kantisto en televidaj prezentoj aspektis tre pala, maltronutrita kaj laŭ ĝenerala aspekto korpe kaj psike malsana. En 2022 li celis revenon. Kun sia amiko, la kantverkisto Mic Garcia, li publikigis la komunan kanton Lately la 3-an de novembro 2022, du tagojn antaŭ la morto.

Dum la mateno de la 5-a de novembro 2022, li estis trovita morta fare de lia mastrumisto en la bankuvo ĉe sia hejmo en Lancaster, Kalifornio, post kiam najbaro vokis la policon de la kantono Los-Anĝeleso. La cirkonstancoj de la morto ankoraŭ ne estas konfirmitaj de la polico.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti