Nicklas Bendtner
Nicklas Bendtner (naskiĝis la 16-an de januaro 1988 en Kopenhago, do nun estas 36-jara) estas dana futbalisto. Ekde la jaro 2005 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Arsenal F.C. - antaŭe li jam jaron estis membro de junula teamo de tiu klubo, kaj antaŭ tio membro de junulaj teamo de sia hejmurbo Kopenhago.
Nicklas Bendtner | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | la 16-an de januaro 1988 en Kopenhago | ||
Alteco | 1,93 m | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | ![]() | ||
Numero | 9 | ||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
2017- | Rosenborg | 23 (12) | |
Reprezentado** | |||
2006- | Danio | 77 (29) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a3/Nicklas_Bendtner_2010-11-07.jpg/220px-Nicklas_Bendtner_2010-11-07.jpg)
Krome Nicklas Bendtner ekde la jaro 2006 estas membro de la dana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ca/NED-DEN_Euro_2012_%2816%29.jpg/180px-NED-DEN_Euro_2012_%2816%29.jpg)
Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam en 2004 membris en la nacia teamo de sub-16-jaruloj, en 2004-2005 en tiu de sub-17-jaruloj, kaj en 2006 en la teamoj de sub-19- kaj de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nicklas Bendtner – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)