Nico Montigiani
itala amatora astronomo
Nico MONTIGIANI estas itala amatora astronomo.
Li estas ano de la Associazione Astrofili Fiorentini[1] kaj observas elde la Observatorio de San Polo a Mosciano en Scandicci. En kunlaboro kun Massimiliano Mannucci, li malkovris la asteroidon 16847 Sanpoloamosciano la 8-a de decembro 1997.[2]
Krome, li kontribuis elmontri la kometan econ de la objekto 277P/LINEAR, komence identigita kiel asteroido.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- itale Artikoloj de Nico Montigiani el la TTT-ejo de Associazione Astrofili Fiorentini[rompita ligilo]