Nicolas Defrêcheux

belga poeto

Nicolas Defrêcheux (naskiĝis en 1825 en Lieĝo, mortis en 1874) estas valona verkisto.

Nicolas Defrêcheux
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1825 (1825-02-10)
en Lieĝo
Morto 26-an de decembro 1874 (1874-12-26) (49-jaraĝa)
en Herstal
Tombo Robermont Cemetery vd
Lingvoj valona vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Patro Joseph Defrecheux vd
Patrino Élisabeth Piron vd
Edz(in)o Jeanne Germay vd
Infanoj Joseph Defrecheux • Charles Defrecheux vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De li la valona muzo ekhavas novan dirmanieron "Lasu min plori" estis eldonata de la gazeto "Le Journal de Liège" [La Ĵurnalo de Lieĝo] la 23-an de junio 1854. Tiu verko tuj fulme sukcesis, parte dank'al moda melodio de franca komponisto.

Tiu unua sukceso estis de dua sekvita en 1856, la "Kraminjono" (populara danco, kies gedancantoj sinsekvas unuvice intertenantaj sin per la manoj). "Ĉu vi vidis onin preterpasi?". Tiu-ĉi estis tiom sukcesa, ke lieĝanoj finfine kreis la Lieĝan Asocion pri la Valona Literaturo, kiu estis definitive disvolvonta la dialektan literaturon. Kun Defrêcheux vere ekas la valona liriko.

Lirismo kaj kanzono reale disiĝis nur je la fino de la jarcento; tamen tiu disiĝo estis jam komencinta. Eĉ tro nete, ĉar la delikata kaj nuanca Defrêcheux-a lirismo naskis imitantojn, kiuj konfuzis sentemon kaj delikatecon kun sentimentaleco kaj afekteco.

                         Lulkanto
                         ________
                   Ekdormu en via lulilo,
                   la nokto la teron envolvas;
                   la junaj birdetoj kunkaŭras
                   jam sub la patrina flugilo.
                   Kunŝovu palpebrojn tiam glatajn
                   je blondokulharoj randatajn:
                   mi vidis, sur sojlo staranta
                   la polvoviraĉon* venantan,
                   Sendinte vin benis min Dio:
                   pli roza ol pulpo la fraga,
                   ol ĝia floreto blanka,
                   vi estas por mia feliĉo.
                   Tuj kiam vi tutendormiĝos
                   l'anĝeloj ĉielaj alvenos;
                   sed ilin jam vidis vi, bebo,
                   ĉar al vi ekridis la lipoj!
               * Mita ulo, kiu dormigis infanojn per ĵeto de sableroj en iliajn okulojn.