Nicolas LEBLANC (6a de decembro 1742 - 16a de januaro 1806) estis franca kemiisto. Li disvolvigis la metodon de preparado de la natria karbonato, metodo kiu portas lian nomon. En 1786 li famiĝis pro siaj verkoj pri kristaliĝo. Tri jarojn poste li malkovris preparprocedon de natria karbonato (komerca natro) el ordinara salo (natria klorido), nome procedo Leblanc, kio ebligis la disvolvigon de la mineralkemia industrio. En 1791 li malfermis fabrikon kiu uzis tiun novan procedon. Sed li bankrotis (ĉefe je la eksplodo de la Franca Revolucio kaj la gilotinigo de sia patrono la Duko de Orleano en 1793) kaj post aliaj malsukcesaj klopodoj, ki memmortigis sin en 1806 en Saint-Denis.

Nicolas Leblanc
Persona informo
Nicolas Leblanc
Naskiĝo 6-an de decembro 1742 (1742-12-06)
en Ivoy-le-Pré
Morto 16-an de januaro 1806 (1806-01-16) (63-jaraĝa)
en Sankt-Denizo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Infanoj César-Nicolas-Louis Leblanc vd
Profesio
Okupo kemiisto • kirurgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr