La nigra lingvo estas fikcilingvo parolata en la lando de Mordor en la romano La Mastro de l' Ringoj kaj aliaj verkoj de J. R. R. Tolkien.

Nigra lingvo (Black Speech)
fikcilingvokonstruita lingvo
Skribo Tengvaro, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Konstruita lingvo
Arta lingvo
Fikcilingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Black Speech
Franca nomo noir parler
vdr

En la verkaro de Tolkien, la lingvo estas artefarita lingvo kreita de Saŭrono por paroli al siaj servantoj en Mordor, la lingvo funkcias kiel interlingvo por orkoj de malsamaj tribaj lingvoj.

Tolkien priskribas du dialekton de la lingvo: la antikva kaj "pura" lingvo, uzata de Saŭrono, la Nazgûl kaj la Olog-Hai, kaj la "koruptita" lingvo, parolata de la soldatoj el Barad-dûr je la fino de la tria erao. La nura ekzemplo de la "pura" nigra lingvo kiu aperas en la verkaro de Tolkien estas la enskribo en la "Ununura Ringo": La poemo el la Ringoj de Povo.

La Ununura Ringo.
Ash Nazg durbatulûk
ash Nazg gimbatul
ash Nazg thrakatulûk
agh burzum-ishi krimpatul

Tradukitaj al Esperanto, tiuj vortoj signifas:

Unu Ringo ilin regas,
Unu ilin prenas
Unu Ringo en mallumon
ilin gvidas kaj katenas

Tiu frazo estas la unuaj du linioj de la fina parto el la poemo pri la Ringoj de Povo. Oni povas dividi ĝin kaj traduki la erojn laŭ la klarigo kiun Tolkien mem faris.[1]

Nigra lingvo Esperanto
ash unu
nazg ringo
durb- "regi"
-at infinitiva sufikso, kiel -i en Esperanto
-ul- "al ili"
-ûk "ĉiuj"
gimb- trovi
thrak- preni
agh kaj
burzum mallumo
-ishi en, sufikso de Lokativo
krimp- kateni
gûl spektro/fantomo

Laŭ la verkaro de Tolkien, pluraj orkaj dialektoj estis influitaj de la nigra lingvo. La nigra lingvo estus bazita en la lingvo "Valarin", ĉar ĝi estas la denaska lingvo de Saŭrono. Tamen ankaŭ eblas ke ĝi estu bazita en la Kvenja. Ŝajnas ke ĝi estas senskriba lingvo, pro tio Saŭrono uzis tengvaron kun kelkaj modifoj por la gravuraĵo de la Ununura Ringo.

Saŭrono kreis la lingvon tiel ke ĝi estu tute malbelsona kaj neagrabla, Tolkien mem ne ŝatis skribi en nigra lingvo (laŭ Tolkien, iam li ricevis leteron el ŝatanto de lia verkaro, la letero alvenis kun glaso kiu havis gravuritan la enskribo de la Ringo en la nigra lingvo; Tolkien diris ke li ne ŝatis la glason kaj ke li uzis ĝin kiel cindrujo).[2]

Pro tio, ĝi estas unu el la lingvoj de la Tolkien-aj romanoj kun malpli kvanto da informo pri ĝi. La bonuloj rifuzas paroli la lingvon, ĉar ĝi altiras la rigardon de la Okulo de Saŭrono. Malkiel la elfaj lingvoj, ne ekzistas poemoj nek kantoj en la nigra lingvo, nur ekzistas la enskribo de la Ringo. Tio rezultas en disa aro da vortoj kiuj malfacile estus utilaj en ĉiutaga parolado.

La enskribo de la Ringo kaj ĝia traduko montras ke la nigra lingvo estas aglutina lingvo. Eblas ke Tolkien bazigis la lingvon en la hitita lingvo kaj la huri-urarta lingvaro.[3]

Dum la filma serio de Peter Jackson, la lingvisto David Salo uzis la malmultajn vortojn konatajn el la nigra lingvo por krei la lingvon parolatan en la filmo.

Referencoj redakti

  1. J.R.R. Tolkien, "Words, Phrases and Passages in Various Tongues in The Lord of the Rings", Parma Eldalemberon 17, p. 11.
  2. The Letters of J.R.R. Tolkien, Letter 343
  3. Orkish and the Black Speech - base language for base purposes (angle).
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lengua negra en la hispana Vikipedio.