Nigra vakciniomarĉa vakcinio (latine Vaccinium uliginosum) [1] estas specio el genro vakcinio, familio erikacoj.

Kreskejo redakti

Nigra vakcinio estas indiĝena en la malvarmaj, moderaj regionoj de la Norda Hemisfero, ĉe malaltaj altecoj en la Arkto, kaj en altaj altecoj sude al la Pireneoj, Alpoj, kaj Kaŭkazo en Eŭropo, la montaroj de Mongolio, norda Ĉinio, la Korea Duoninsulo kaj centra Japanio en Azio, kaj la Sierra Nevada en Kalifornio kaj la Roka Montaro en Utaho en Nord-Ameriko.

Ĝi kreskas sur malseka acida grundo, en pluvmarĉoj, erikejo, arbustetaro, tundro kaj en la subaĵo de pinofitaj arbaroj, de marnivelo en la Arkto, ĝis alto de 3400 m en la suda kreskeja limo.

Priskribo redakti

 
Ilustraĵo
 
Floroj
 
Maturiĝantaj beroj.
 
Maturiĝintaj beroj
 
Nigra vakcinio (Vaccinium uliginosum)
 
Raŭpo de malgranda nokta saturnio (Saturnia pavonia) sur nigra vakcinio

Nigra vakcinio estas malgranda decidua arbusto kreskanta al 10-75 cm, malofte 1 m alta, kun brunaj tigoj (kontraste al la verdaj tigoj mirtelo). La folioj estas ovalaj, 4-30 mm longaj kaj 2-15 mm larĝaj, blu-verdaj kun palaj retaj vejnoj, kun glata rando kaj rondigita apekso.

La floroj estas pendantaj, urnoformaj, palaj rozkoloraj, 4-6 longaj, produktitaj meze de printempo. La fruktoj estas malhelaj blu-nigraj beroj kun 5-8 mm de diametro, kun blanka karno, manĝebla kaj dolĉa, kiam matura fine de somero.

Utilo redakti

Nigra vakcinio multe similas al mirtelo. La beroj de nigra vakcinio estas malpli kolektataj ol tiuj de mirtelo, ili estas similaj en aspekto sed laŭraporte beroj de nigra vakcinio apenaŭ havas guston, kvankam ili estas manĝeblaj. Ili teorie povas esti uzataj por la samaj celoj, tio estas, por produktado de marmelado, kaĉo, likvoro aŭ fruktovino.

La nigra vakcinio estis uzata en la popola medicino por problemoj de lakso kaj veziko. En orienta Siberio la arbusto servas por tanado, kaj el la beroj oni produktas fortan brandon.

Subspecioj redakti

Kelkaj aŭtoroj distingas ilin, aliaj ne. La subspecioj estas:

  • Vaccinium uliginosum subsp. microphyllum Lange – Arkta planto
  • Vaccinium uliginosum subsp. occidentale (A.Gray) Hultén – Nord-Amerika planto
  • Vaccinium uliginosum subsp. uliginosum

Referencoj redakti